Tramtransporto en Lillo

Tramtransporto en Lillo (france Tramway de Lille - Roubaix - Tourcoing) estas publika transport-sistemo en la urbo Lillo en Hauts-de-France, Francio. La tramo estas ofte nomata le Mongy, laŭ Alfred Mongy, inĝeniero kiu kreis la interurbajn liniojn kiuj konsistigas la nunan sistemon.

Tramtransporto en Lillo

Tramo en haltejo Victoire en Tourcoing

Tramo en haltejo Victoire en Tourcoing
Trafikado
Trafikanto Transpole
Teknikaj trajtoj
Longo 17,5 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 750 V kontinua kurento
Nombro de trakoj 2
Stacioj de la fervojlinio
36 haltejoj
vdr

Priskribo redakti

La sistemo konsistas el du interurbaj linioj, ligantaj la centron de Lillo al la najbaraj komunumoj de Roubaix kaj Tourcoing, kaj havas 36 haltejojn.[1] La linioj estis konstruitaj samtempe kun la bulvardoj ligantaj Lillo al siaj du najbaroj, kaj la tramoj veturas plejparte sur segregitaj vojoj laŭlonge de la bulvardoj.[2] [3]

la unua tram-linio en Lillo estis konstruita en 1874,[4] kaj la elektrizo de la urba sistemo komenciĝis en 1894.[4] La nunaj interurbaj linioj estis konstruitaj en 1909.[4] dum plej multaj urbaj linioj en Lillo estis nuligitaj post 1950, la Mongy daŭre servis kiel spino de la reto de publika transporto de TCC, la antaŭulo de Transpole. Dum la ekspansio de la Metroo komence minacis la tramojn, ili daŭre restis en servo.[3][5]

La linioj origine finiĝis sur la strato ekster la Operejo de Lillo, sed ili estis deturnitaj en tunelon kaj subteran terminalon de la stacidomo Lille-Flandres, provizante interkonekton kun ambaŭ linioj de la Metroo. La sistemo estis renovigita inter 1991 kaj 1994, kaj novaj tramoj kun malalta planko estis provizitaj. La sistemo uzas metran ŝpuron kaj elektran kontinuan kurenton de 750 voltoj.[3][5]

La sistemo estas ekspluatata de Transpole, operatoro de publika transporto de Lille Métropole. Transpole ankaŭ ekspluatas la Metroon de Lillo, du-linian sub kaj sur-teran VAL-sistemon (Vehiklo Aŭtomata Leĝera), kaj 68 urbajn aŭtobusajn liniojn, kiuj ĉiuj uzas la saman bilet-sistemon.

Mapo redakti

 
 

Metro-linio 1

 

Metro-linio 2

 

Tram-linio Roubaix

 

Tram-linio Tourcoing

Referencoj redakti

  1. Les lignes de tram (france). Transpole. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2013-09-25.
  2. Travel & Transport. La mairie de Lille. Arkivita el la originalo je 2008-01-31. Alirita 2008-02-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 Bazita de la traduko de artikolo Transpole el la franca Vikipedio. |alirdato=2008-02-19.
  4. 4,0 4,1 4,2 Qui sommes-nous? - Notre Histoire (france). Transpole. Arkivita el la originalo je 2016-04-25. Alirita 2012-09-25.
  5. 5,0 5,1 Bazita de la traduko de artikolo Transpole el la germana Vikipedio. |alirdato=2008-02-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lille tramway en la angla Vikipedio.