Transdono de la kronvirusa malsano de 2019

La transdono de la kronvirusa malsano de 2019 estas la transiro de la kronvirusa malsano de 2019 de homo al homo. La malsano ĉefe transdoniĝas per spirado kiam homoj enspiras gutetojn kaj etajn aerportatajn erojn (kiuj formas aerosolon), kiujn infektitoj eligas kiam ili spiras, parolas, tusas, ternas, aŭ kantas.[1][2][2][3] Infektito pli probable transdonas la kronvirusan malsanon kiam tiu estas fizike proksima. Tamen, infekto povas okazi trans pli longaj distancoj, precipe endome.[1][4]

Infekteco povas okazi 1-3 tagojn antaŭ la komenco de simptomoj.[5] Infektito povas disvastigi la malsanon eĉ se tiu estas antaŭsimptoma aŭ sensimptoma.[5] Plej ofte, la plej granda virusa ŝarĝo en provoj de la supraj spiraj organoj okazas proksime al la tempo de komenco de simptomoj kaj malpliiĝas post la unua semajno post kiam simptomoj komencas.[5] Nuna indiko sugestas tempodaŭron de virusa disdono kaj la periodo de infektebleco de ĝis 10 tagoj post la komenco de simptomoj je homoj kun milda ĝis meza kronvirusa malsano kaj ĝis 20 tagoj por homoj kun severa kronvirusa malsano, inkluzive inume kompromititaj homoj.[5][6]

Infektpovaj partikloj varias je grandeco de aerosoloj, kiuj restas en la aero dum longa tempo, ĝis pli grandaj gutetoj, kiuj restas aerportataj aŭ falas al la tero.[7][8][8][8] Cetere, esplorado pri kronvirusa malsano estas redifininta la tradician komprenon pri la maniero de transdono de spiraj virusoj.[8][9] La plej grandaj gutetoj de spira likvaĵo ne vojaĝas malproksimen, kaj povas enspiriĝi aŭ fali sur mukajn membranojn ĉe la okuloj, nazo, aŭ buŝo, kaj tiel infekti.[8] Aerosoloj havas plej altan koncentriĝon kiam homoj estas proksimaj, kio kaŭzas pli facilan virusan transdonon kiam homoj estas proksimaj, sed aeran transdonon povas okazi je pli longaj distancoj, plejparte en lokoj ne bone ventolitaj;[8] en tiuj kondiĉoj partikletoj povas resti en la aero dum minutoj aŭ horoj.[8]

La nombro de homoj ĝenerale infektitaj de unu infektito varias;[10] ĉar nur 10 ĝis 20% de homoj prirespondecas la disvastiĝon de la malsano.[11] Ĝi ofte disvastiĝas en grupoj, kie infektoj povas esti tiritaj al indica kazo aŭ geografia loko.[12] Ofte ĉi tiuj okazoj estas transdonegaj okazaĵoj, kie multaj homoj infektiĝas de unu homo.[10]

Homo povas akiri la kronvirusan malsanon ankaŭ per tuŝi surfacon aŭ objekton kiu surhavas la viruson kaj poste tuŝi la propran buŝon, nazon, aŭ okulojn,[5][13] kvankam forta indiko montras, ke tio ĉi ne kontribuas multe al novaj infektoj.[8] Kvankam eblas, ne ekzistas rekta indiko de transdono de la viruso per haŭto-al-haŭta kontakto.[10] Oni ne estas rimarkinta, ke viruso transdoniĝas per feĉoj, urino, mama lakto, manĝaĵo, rubakvo, trinkakvo, aŭ bestoj (kvankam iuj bestoj povas infektiĝi pro la viruso de homoj).[13][13] Ĝi tre malofte transdoniĝas de patrino al bebo dum gravedeco.[10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (August 2021) “Airborne transmission of respiratory viruses”, Science (EN) 373 (6558). doi:10.1126/science.abd9149. 
  2. 2,0 2,1 (May 2021) “Ten scientific reasons in support of airborne transmission of SARS-CoV-2”, Lancet 397 (10285), p. 1603–1605. doi:10.1016/s0140-6736(21)00869-2. 
  3. (2 June 2020) “The airborne lifetime of small speech droplets and their potential importance in SARS-CoV-2 transmission”, Proceedings of the National Academy of Sciences 117 (22), p. 11875–11877. doi:10.1073/pnas.2006874117. 
  4. (March 2021) “Transmission of SARS-CoV-2 by inhalation of respiratory aerosol in the Skagit Valley Chorale superspreading event”, Indoor Air 31 (2), p. 314–323. doi:10.1111/ina.12751. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Coronavirus Disease 2019 (COVID-19): CDNA National Guidelines for Public Health Units (angle). Communicable Diseases Network Australia/Australian Government Department of Health.
  6. Clinical Questions about COVID-19: Questions and Answers. Centers for Disease Control and Prevention (2021-03-04).
  7. Scientific Brief: SARS-CoV-2 Transmission (en-us). Centers for Disease Control and Prevention (2021-05-07). Alirita 2021-05-08.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 Coronavirus disease (COVID-19): How is it transmitted?. World Health Organization (2021-04-30).
  9. (May 2021) “A paradigm shift to combat indoor respiratory infection”, Science 372 (6543), p. 689–691. doi:10.1126/science.abg2025.  Arkivigite je 2021-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-06. Alirita 2021-12-06.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 (January 2021) “Transmission of SARS-CoV-2: A Review of Viral, Host, and Environmental Factors”, Annals of Internal Medicine 174 (1), p. 69–79. doi:10.7326/M20-5008. 
  11. Overdispersion of COVID-19 (angle). Alirita 11 May 2021.
  12. (October 2020) “Cluster infections play important roles in the rapid evolution of COVID-19 transmission: A systematic review”, International Journal of Infectious Diseases 99, p. 374–380. doi:10.1016/j.ijid.2020.07.073. 
  13. 13,0 13,1 13,2 Transmission of SARS-CoV-2: implications for infection prevention precautions (PDF). World Health Organization (2020-07-09).