Unihokeo (germane Unihockey, angle Floorball, svede/norvege Innebandy, islande Bandý, finne Salibandy, estone Saalihoki, litove Grindų riedulys, indonezie Bola lantai) estas relative juna teamsporto el la familio de la bastonpilkludoj. Ĝi devenas de la hokeo, el kiu devenas ankaŭ la rulhokeo kaj la glacihokeo. Unihokeo estis kreita komune en Svedio, Finnlando kaj Svislando. Temas pri ludo, kiu similas al la halhokeo, la glitpilkado kaj la glacihokeo, ĉe kiu oni ludas ankaŭ malantaŭ la golejoj. Plej multe disvolviĝinta la unihokesporto kun dekmiloj da ludantoj kaj grandaj naciaj ligoj estas nuntempe en Svedio, Finnlando, Ĉeĥio kaj Svislando. Unihokeo nuntempe estas tendenca sporto, kiu pli kaj pli populariĝas kaj precipe estas ŝatata okaze de la sporta instruado en la lernejoj. Por ĝia ludodinamiko kaj la rapide ŝanĝiĝantaj ludosituacioj la unihokeo apartenas al la plej rapidaj halsportoj. Ĝi facile lerneblas kaj estas bezonataj nur malmultaj ekipaĵoj, malmulte koste akireblaj, por ĝin ludi.

Unihokeo
speco de sporto
hokeo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Finalo de la mondĉampionado 2002 inter Svedio kaj Finnlando en Helsinko

Unihokeo pratikiĝas kutime en gimnastikejo. La hokeistoj ne portas apartajn protektantajn vestojn, krom la goluloj, kiuj aliflanke ne havas hokeilon kontraŭe al la aliaj. La pilko estas malpeza: 23 gramoj.