VarahamihiraVarahamihiro, ankaŭ Varāhamihira (ĉirkaŭ 505 – ĉirkaŭ 587),[1] VarāhaMihira, estis Hindua astrologo, astronomo, kaj plursaĝulo kiu loĝis en Ujjain (Madja-Pradeŝo, Barato). Li naskiĝis en la Avanti regiono, iom koresponda al nuntempa Malŭa parto de Madja-Pradeŝo, nome al Aditĝadasa. Laŭ unu el liaj propraj verkoj, li estis edukita en Kapitthaka.[2] La hindia tradicio kredas lin unu el la "Naŭ Juveloj" (Navaratnoj de la kortego de la reganto Ĝaŝodharman Vikramaditja de Malŭa.[3][4] Tamen, tiu postulo aperis por la unua fojo en multe pli posta teksto kaj la fakuloj konsideras tiun postulon dubinda ĉar nek Varahamihira nek Vikramaditja vivis en la sama jarcento nek Varahamihira vivis en la sama jarcento as some of the other names in the "nine jewels" list such as the much older Kalidasa.[5]

Varahamihira
Persona informo
वराहमिहिर
Naskonomo वराहमिहिर
Naskiĝo 1-an de januaro 505 (0505-01-01)
en Ujjain, Hinda subkontinento
Morto 1-an de januaro 587 (0587-01-01) (81-jaraĝa)
en Ujjain, Hinda subkontinento
Familio
Gefratoj Bhadrabahu vd
Infanoj Pr̥thuyaśas vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • astrologo vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj Brihat Jataka ❦
Brihat-Samhita ❦
Pancha-siddhantika vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

 
Teksto el la Brihat Samhita de Varahamihira sur palmofolioj.

La plej elstara verko de Varāhamihira estas la Brihat Samhita, nome enciklopedia[6] verko pri arkitekturo, temploj, planedaj movoj, eklipsoj, tempoprecizigo, astrologio, sezonoj, nuboformado, pluvo, agrikulturo, matematiko, gemologio, parfumoj kaj multaj aliaj temoj.[7][8][9] Laŭ Varahamihira, en kelkaj versoj li estis simple resumante pli fruajn sciarojn de la ekzistinta literaturo pri astronomio, nome Ŝilpa Sastra kaj templarkitekturo, kvankam lia prezentado de diversaj teorioj kaj modeloj de desegno estas inter la plej fruaj tekstoj kiuj estis survivintaj.[10][11] La ĉapitroj de la Brihat Samhita kaj versoj de Varahamihira estis cititaj de la persa veturisto kaj fakulo Al Biruni.[12]

Varāhamihira estas ankaŭ konsiderata kiel verkinto de kelkaj aŭtoritataj tekstoj pri astronomio kaj astrologio. Li lernis la grekan lingvon, kaj laŭdis la greklingvajn (Ĝavanojn) en sia teksto ĉar ili estis "bone trejnitaj en sciencoj". Kelkaj fakuloj konsideras lin la plej taŭga kandidato por esti la unua kiu komprenis kaj enkondukis la zodiakajn signojn, antaŭdirajn kalkulojn por aŭspiciaj ceremonioj kaj astrologiaj komputoj.[13][14][15]

Notoj redakti

  1. Brian Evans. (24a de Februaro 2014) The Development of Mathematics Throughout the Centuries: A Brief History in a Cultural Context. John Wiley & Sons, p. 61. ISBN 978-1118853979. “Varahamihira, a mathematician born around 505 CE and died 587 CE, who was also known for innovation with Pascal's triangle.”.
  2. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Varāhamihira", MacTutor History of Mathematics archive, University of St Andrews.
  3. (2008) History of Indian Literature. Motilal Banarsidass Publications, p. 46.
  4. Ram Gopal. (1984) Kālidāsa: His Art and Culture. Concept Publishing Company, p. 15.
  5. Moriz Winternitz. (1985) History of Indian Literature. Motilal Banarsidass, p. 45–47. ISBN 978-81-208-0056-4.
  6. Ariel Glucklich. (2008) The Strides of Vishnu: Hindu Culture in Historical Perspective. Oxford University Press, p. 10, 123–126. ISBN 978-0-19-971825-2., Citaĵo: "[...] the new temples and inconography, the science of architecture, the enormous encyclopedia the Brihat Samhita of Varahamihira [...]"
  7. Ivor Grattan-Guinness. (2016) Companion Encyclopedia of the History and Philosophy of the Mathematical Sciences: Volume Two. Taylor & Francis, p. 954–956. ISBN 978-1-134-88832-0.
  8. (1996) Brhat Samhita of Varahamihira. Motilal Banarsidass, p. 549–561, 737–738, 874–876. ISBN 978-81-208-1060-0.
  9. (1996) Brhat Samhita of Varahamihira, Part 1. Motilal Banarsidass, p. 1–19. ISBN 978-81-208-1060-0.
  10. Michael Meister. (2003) Gudrun Bühnemann: Maònòdalas and Yantras in the Hindu Traditions. BRILL Academic, p. 251–260. ISBN 90-04-12902-2.
  11. T. A. Gopinatha Rao. (1985) Elements of Hindu Iconography. Motilal Banarsidass, p. 25, 58–59. ISBN 978-81-208-0878-2.
  12. (1996) Brhat Samhita of Varahamihira, Part 2. Motilal Banarsidass, p. 960–961. ISBN 978-81-208-1060-0.
  13. Moriz Winternitz. (1985) History of Indian Literature. Motilal Banarsidass, p. 685–697. ISBN 978-81-208-0056-4.
  14. David Pingree (1963), Astronomy and Astrology in India and Iran, Isis, Vol. 54, No. 2, University of Chicago Press, pp. 229-246
  15. Sarma, K. V.. (2008) “Varāhamihira”, Helaine Selin: Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Dordrecht: Springer Netherlands, p. [htt://archive.org/details/encyclodiahis00seli/e/n2193 2184]–2185. doi:10.1007/978-1-4020-4425-0_9604. ISBN 978-1-4020-4559-2.

Eksteraj ligiloj redakti