Sir Thomas Vezey STRONG (* 1858 Londono - 3-an de Oktobro 1920 Londono) estis de 1911 urbestro de Londono. Li akceptis kiel reprezentanto de la urbo la partoprenantojn de la 3-a UK en Kembriĝo 1907 en la Gildohalo de Londono. De 1904 li estis unu el la du Sheriffs of Londons (la du ŝerifoj de Londono, elektitaj jare, plenumas la rolon de skabenoj)

Vezey Strong
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1857 (1857-11-30)
en Londono
Morto 3-an de oktobro 1920 (1920-10-03) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Supuzeble temas pri la sama aranĝo dum kiu ankaŭ L.L. Zamenhof parolis. (laŭ Peter Glover Forster, The Esperanto movement, Walter de Gruyter, 1982 p. 101 kaj 272)

Biografio redakti

Strong estis la filo de John Strong kaj Keturah Sophia Fricker.

Vezey Strong estis registrita por 1891 kiel dungito kaj en 1901 kiel vendisto de papero. Li estis kavaliro (Sir) ekde 1905.

Kiel urbestro li gvidis en 1911 la konferencon pri Paco kaj Arbitracio inter Britio kaj Usono. Li sendis la raporton al ĉiuj urbestroj de Britio. Poste la raporto estis tradukita al Esperanto kaj tiu informas pri la gigantaj elspezoj por armeoj kaj militŝipoj en ŝtatoj de Eŭropo. Por limigi la elspezojn por prepari militon laŭ Strong necesas senperaj kontaktoj inter Britio kaj Germanio por komprenigi, ke ĉiuj eŭropaj ŝtatoj havas komunan celon: La paco.

Li skizis la idealon de Eŭropa Federacio Ligo kun la nomo Societo por Mondamikiĝo (angle: World Friendship Society). Ĝi uzis kiel korespondadreso la sidejon de Browning Settlement, kies direktoro estis F. Herbert Stead, la frato de William Thomas Stead.

En La Revuo (1912, paĝoj 563 - 567) li anoncis unuan kunvenon dum la Universala kongreso en Berno

La societo fidis al la frateco de la homaro, ĉar ĝi fidis al la patreco de Dio. La ideologia bazo estis kristana, nome la La Preĝo sur la Monto kaj la Patro Nia, sed malferma al ĉiuj religioj.

La ĉeĥa Esperanto-Movado alte taksis la deklaron de la londona urbestro, kiu vizitis Pragon en 1911. En la dua tago de lia vizito vizitis lin laŭ la Historio de la Esperanto-klubo de Prago en lia hotelo reprezentantoj kiel membroj de la Bohema Unio Esperantista profesoro Dro. Václav Rosický kaj redaktoro Eduard Kühnl, kiuj prezentis al li salutojn de la ĉeĥa esperantistaro. Poste ili oficiale ĉeestis la solenan akcepton de la tuta angla deputacio en la urbodomo.

Sur paĝo 557 de "The Review of Reviews" troviĝas karakterizo de Strong, kiu supozeble (pro la simileco de la stilo) estis verkita de William Thomas Stead sed subskribita "An old friend". Li skribas

"He has an imagination which is stimulated instead of being crushed by the mass of historical relics with which a Lord Mayor is encompassed. A resolute reformer is ever the truest conservative, with a small C. Sir Vezey Strong is not afraid of new ideas. He has from the first been a fervent teacher of the great doctrine of the essential unity of the English-speaking race. Yet he is sufficiently free from race prejudice to recognise that it is Esperanto which alone has any chance of being adopted as the supplementary key language of all nations."

Fonto redakti

Alvoko en La Revuo skanita de la Aŭstra Nacia Biblioteko

Sir Vezey strong estis prezidanto de la World Friendship societey , la brita filio de internacia organizo pro arbitracio.

Verkaĵoj redakti

  • Civitano William Penn (London: La Societo por Mondamikiĝo, (World Friendship Society)1911. - 12 p.) memuaro kaj honortributo, el angla lingvo trad. de William Bailey, aperis represo 1923
  • Letters of a Mayor (1911)
  • Vezey Strong, World Friendship Society and British Branch of the Conciliation Internationale: first report : read at the World Friendship Meeting held in Browning Hall, Walworth, London, S.E. on the fourth of July, 1913, eld.: World Friendship Society, 1913, 7p.

Detaloj de la vivo redakti