Vincent Rose (naskiĝis la 13-an de junio 1880 en Palermo; mortis la 20-an de majo 1944 en Rockville je Novjorkio) estis italdevena usona pianisto, violonisto, komponisto kaj bandestro.

Vincent Rose
Persona informo
Naskonomo Vincenzo Cacioppo
Aliaj nomoj Vincent Rose
Naskiĝo 13-an de junio 1880 (1880-06-13)
en Palermo
Morto 20-an de majo 1944 (1944-05-20) (63-jaraĝa)
en Rockville Centre
Ŝtataneco UsonoReĝlando Italio
Okupo
Okupo kantaŭtorobandestro
vdr
Partituro "Mummy Mine" de Richard Coburn kaj Vincent Rose

Kariero redakti

 
Titolpago de „Avalon“, komponita de Rose

Vincent Rose alvenis en 1897 al Usono kaj laboris komence kiel pianisto kaj violonisto en Ĉikagaj orkestroj; li estis poste ekde la fruaj 1920-aj jaroj populara bandestro en suda Kalifornio, kie li koncertis kun sia Montmartre Orchestra kaj surdiskigis por diskeldonejo Victor; Harry Owens tiam estis lia trumpetisto, antaŭ ol li fondis sian propran bandon. La kanto Linger Awhile, kiun Owens kaj Rose verkis komune, fariĝis furoraĵo, kiu famigis la bandon tutlande. Kun la sama bandopersonaro li pli malfrue ankaŭ surdiskigis por Columbia Records kiel Hollywood Orchestra. Finfine li forlasis Kalifornion, tenis dungitecon en College Inn je Ĉikago kaj ekloĝis poste en Novjorko, kie li koncertis en Hotelo Ritz-Carlton. Sub la nomo Vincent Rose and His Orchestra tiam okazis pluaj sonregistradoj en la 1930-aj jaroj, ekz. por Gennett, Perfect kaj Banner.

Rose estis krom tio tre aktiva komponisto kaj kantoverkisto, kiu publikigis pli ol 200 kantojn; al liaj sukcesaj pecoj apartenis en 1920 Whispering, Avalon, kun kantoteksto de Al Jolson kaj Buddy DeSylva, kiu malgraŭ disputo pro plagiato fariĝis sukcesego por Jolson. En 1923 sekvis Linger Awhile, Pardon Me, Pretty Baby (1931), The Umbrella Man (1938) kaj en 1940 krome Blueberry Hill, kun kiu Fats Domino atingis en la jaro 1956 la plej grandan sukceson de sia kariero. Fine de la 1930-aj jaroj kaj komence de la 1940-aj jaroj Rose kaj amikaj kantverkistoj formis la grupon Songwriters On Parade, kiu koncertis en la marbanlokoj de la orienta marbordo de Usono.

Literaturo redakti