Vittorino Veronese

Vittorino Veronese (Vicenza, la 1-an de marto 1910Romo, la 3-an de septembro 1986) estis itala advokato, kiu iĝis Ĝenerala Direktoro de UNESKO el 1958 al 1961.

Vittorino Veronese
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1910 (1910-03-01)
en Vicenza
Morto 3-an de septembro 1986 (1986-09-03) (76-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kun doktoreco en juro kaj kiel kontraŭ-faŝisma advokato, li rapide ekinteresiĝis en socialaj kaj eduksistemaj problemoj kaj pri internacia kunlaborado. Post la falo de Faŝismo en Italio li ricevis postenon en banko kaj iĝis alta postenulo kaj proparolanto de la Katolika Instituto por Sociala Aktiveco kaj de Azione Cattolica Italiana (1944–1952).

Kiel membro de la stabanaro de UNESKO el 1952 al 1956 kaj ties proparolanto el 1956 al 1958, li estis enpostenigita kiel ties Ĝenerala Direktoro en 1958 sed rezignis pro sankialoj en 1961. Li mortis en 1986.