La alkoholaĵo Vodko (ruse водка) estis inventita verŝajne de la araboj sed furoris danke al la popoloj de Orienta Eŭropo (ĉefe rusoj kaj poloj). Kutime estas distilita el terpomoj aŭ grajnoj kiel sekalo kaj tritiko.

Vodkon oni drinkas malvarma!

La nomo devenas el "akveto" (voda signifas akvo en multaj slavaj lingvoj, kaj el la kredo, ke vodko estas samtiel necesa por la vivo kiel la akvo). La vorton vodko la unuan fojon oni uzis pollingve en la jaro 1405 en tribunala dokumento de Sandomierz[1]. La ukraina nomo por la drinkaĵo estas horilko.

Norme vodko enhavas 40% da alkoholo, sed la alkoholenhavo dependas de la speco.

Por plibonigi efekton, antaŭ drinkado, vodkon necesas malvarmigi.

Eŭropunia leĝo redakti

Ĉiujare tutmonde oni aĉetas vodkon kontraŭ ĉirkaŭ 9 miliardoj eŭroj kaj eldrinkas ĉirkaŭ 4,7 miliardojn da litroj. Ĉefa lando-produktanto de vodko estas Rusio (57% de la tuta kvanto).

Kiam Eŭropa Komisiono komencis prilabori difinon de la vorto "vodko", eŭropuniaj landoj, kiuj famas pro tiu alkoholaĵo (inter alie Pollando, Finnlando, Litovio, Latvio, Estonio kaj Svedio) kontraŭis la novan leĝoproponon. Laŭ ili vodkon oni devas produkti el terpomoj, grajnoj (ĉefe sekalo) aŭ betoj. Tamen la Komisiono akceptis, ke ankaŭ alkoholaĵoj, faritaj el aliaj krudaĵoj, ekz. bananoj, maizo kaj vinberoj, povas nomiĝi "vodko".

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti