Wanda Szmielew, fraŭline Montlak (naskiĝis la 5-an de aprilo 1918, mortis la 27-an de aŭgusto 1976 en Varsovio) – pola matematika logikistino.

Wanda Szmielew
Persona informo
Naskonomo Wanda Montlak
Naskiĝo 5-an de aprilo 1918 (1918-04-05)
en Varsovio
Morto 27-an de aŭgusto 1976 (1976-08-27) (58-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kancero
Tombo Parrish cemetery of Kołbiel
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Varsovio
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Biografio redakti

Ŝi estis studentino de Alfred Tarski. Okupiĝis pri predikata logiko, komutaj grupoj, decidoproblemo. Profesorino de Universitato de Varsovio.

En 1962 gajnis konkurson de Pola Matematika Societo je la nomo al Banach, Janiszewski, Mazurkiewicz, Sierpiński, Ważewski kaj Zaremba ricevante premion je la nomo al Stefan Mazurkiewicz.

Entombigita en paroĥeja tombejo en Kołbiel (distrikto Otwocki).

Sciencaj atingoj redakti

  • Karol Borsuk, Wanda Szmielew, Foundations of geometry: Euclidean and Bolyai-Lobachevskian geometry; projective geometry. Amsterdam; Nov-Jorko: North-Holland Publishing Co.; Interscience Publishers, Inc., 1960, p. xiv+444.
  • Karol Borsuk, Wanda Szmielew, Podstawy geometrii (Fundamentoj de geometrio), PWN Varsovio 1975, p. 241.
  • Wanda Szmielew: From affine to Euclidean geometry : an axiomatic approach (De afina geometrio al Eŭklida geometrio. Konsideroj pri aksiomaro), „Biblioteka Matematyczna” volumo 55, p. 172, 1981, ISSN 83-01-01374-5.
  • Wanda Szmielew, Elementary properties of abelian groups (Fundamentaj ecoj de komutaj grupoj), „Fundamenta Mathematica”. 41, p. 203-271, 1955.
  • Wanda Szmielew, On n-ary equivalence relations and their application to geometry.

Bibliografio redakti

  • Zofia Pawlikowska-Brożek, Wanda Szmielew, en: Słownik biograficzny matematyków polskich (Biografia vortaro de polaj matematikistoj) (redakto de Stanisław Domoradzki, Zofia Pawlikowska-Brożek, Danuta Węglowska), Tarnobrzeg 2003, p. 238–239