Zygmunt Janiszewski

Zygmunt JANISZEWSKI [janiŜEVski] (naskiĝis la 12-an de junio 1888 en Varsovio, mortis la 3-an de januaro 1920 en Lvovo) estis pola matematikisto, organizanto de scienco, kunkreinto de la unua matematika revuo, unu el ĉefaj reprezentantoj de la varsovia skolo matematika.

Li studis en Zuriko, Göttingen kaj Parizo. Doktorecan tezon titolitan Sur les continus irréductibles entre deux points, kies promociisto estis Henri Leon Lebesgue, defendis en 1911. Ekzamenan komisionon eniris: Henri Poincaré kaj Maurice Fréchet. En 1913 publikigis fundamentan laboraĵon On cutting the plane by continua (Pri distondo de surfaco per continua) pri la topologio de surfaco.

En la jaroj 1914–1915 estis soldato de Polaj Legioj. En 1918 iĝis profesoro de Varsovia Universitato. En 1920 mortis en la aĝo de 31 jaroj pro gripo, kies pandemio en la jaroj 1918-1920 estas ĝenerale konata kiel la hispana gripo. Hereditan familian bienon kaj parton de siaj enspezoj destinis al klerigaj kaj sociaj celoj.

Liaj laboraĵoj koncernis ĉefe topologion, pro tio estas konsiderata unu el kreintoj de la varsovia skolo topologia. Kiel aŭtoro de la evolu-programo de pola matematiko (kiu iĝis bazo de apero de la pola skolo matematika), postulis koncentriĝon de fortoj pri aroteorio, topologio kaj matematika logiko. Estis kunkreinto de la unua en la mondo spcialiĝinta matematika revuo "Fundamenta Mathematicae" (kune kun Stefan Mazurkiewicz kaj Wacław Sierpiński).

Eksteraj ligiloj redakti