Friedrich Wilhelm ZOPF (naskiĝinta la 12-an de decembro 1846 en Roßleben, mortinta la 24-an de junio 1909 en Münster) estis germana botanikisto.

Wilhelm Zopf
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1846 (1846-12-12)
en Roßleben
Morto 24-an de junio 1909 (1909-06-24) (62-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj germana
Loĝloko Reĝlando Prusio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Berlino • Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo botanikisto • likenologo • universitata instruisto • fungosciencisto • mikrobiologobiologo
vdr

Vivo redakti

Nur post deĵoro kiel elementarlernejinstruisto en Gerbstedt-Thondorf li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la gimnazio de Eisleben. Poste li studis natursciencojn en Berlino kie li habilitiĝis en 1883 ĉe la universitato respektive ĉe la Agrikultura altlernejo. En 1888 li ekprofesoriĝis pri botaniko kaj ekestris en la kriptogama laborejo de Halle (Saale).

En 1899 li nomumitis profesoro kaj direktoro de la botanika ĝardeno en Münster. Li ankaŭ eldonis inter 1892 kaj 1895 la fakgazeton Beiträge zur Physiologie und Morphologie niederer Organismen (en Lepsiko).

Verkaro redakti

  • »Zur Entwickelungsgeschichte der Askomyceten« (Halle 1881)
  • »Zur Morphologie der Spaltpflanzen« (Lepsiko 1882)
  • »Die Spaltpilze« (Vroclavo 1883)
  • »Die Pilztiere oder Schleimpilze« (Vroclavo 1885)
  • »Zur Morphologie und Biologie der niedern Pilztiere« (Lepsiko 1885)
  • »Untersuchungen über Parasiten aus der Gruppe der Monadinen« (Halle 1887)
  • »Zur Kenntnis der Infektionskrankheiten niederer Tiere und Pflanzen« (Halle 1888)
  • »Die Pilze in morphologischer, physiologischer, biologischer und systematischer Beziehung« (Vroclavo 1890)
  • »Untersuchungen über die durch parasitische Pilze hervorgerufenen Krankheiten der Flechten« (Lepsiko 1897)
  • »Die Flechtenstoffe« (Jena 1907)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 993 kio relegeblas tie ĉi interrete.