William Aldridge

brita scenaristo, tradukisto kaj reĝisoro

William Aldridge, naskita la 15-an de aprilo 1950 en Londono, Anglio, mortinta la 21-an de decembro 2013 en Fayence, Francio, estis brita scenaristo, tradukisto kaj reĝisoro. Li venis al Svedio fininte sian edukadon ĉe la Rusa Filma Lernejo en Moskvo en la fruaj 1980-aj jaroj kaj verkis la filmajn scenarojn por la filmoproduktada kompanio Nordisk Tonefilm. Post periodo ĉe Nordisk Film en Kopenhago, li aktivis kaj loĝis en Francio.

William Aldridge
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1950 (1950-04-15)
en Londono
Morto 21-an de decembro 2013 (2013-12-21) (63-jaraĝa)
en Fayence
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Familio
Patro James Aldridge
Okupo
Okupo aktoroscenaristofilmreĝisorotradukisto • filma scenaristo
vdr

La specialaĵo de Williams estis internaciaj produktadoj kiel ekzemple Slagskämpen ("la batalanto", angla filmtitolo The Inside Man) kun Dennis Hopper, Mio, mia Mio laŭ romano de Astrid Lindgren kun la knabaj aktoroj Christian Bale kaj Nick Pickard, kaj la sveda-brita trilero Hamilton. William Aldridge estis la filo de la premiita aŭtoro James Aldridge. Danke al sia lingva talento, William Aldridge povis variigi sian laboron kiel scenaristo per multaj tradukaj taskoj. Pluraj svedaj filmoj kun internaciaj ambicioj estis tradukitaj al anglalingva versio per William Aldridge kadre de financado.