Wolfgang Adam Lauterbach

Wolfgang Adam LAUTERBACH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1618 en Schleiz, mortinta la 18-an de aŭgusto 1678 en Waldenbuch) estis gravega germana juristo. Li impone reprenis evoluigonte la romian juron (usus modernus pandectarum). Lia patro estis urbestro en Schleiz.

Wolfgang Adam Lauterbach
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1618 (1618-12-27)
en Schleiz
Morto 18-an de aŭgusto 1678 (1678-08-18) (59-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Adam Lauterbach
Patrino Euphrosina Pensoldt
Infano Tobias Adam Lauterbach
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post humanisma gimnazitrejnado ĉe la Rutheneum-gimnazio en la naskiĝurbo li studis jursciencon ekde 1636 en Jena kaj Lepsiko. Post fino de la studoj li prelegis private en Lepsiko. Doktoriĝo fariĝis nur en 1647 en Tübingen. Lauterbach mem plukleriĝis vojaĝante studema je diversaj altlernejoj (Heidelberg, Strasburgo, Tübingen) dume li ankaŭ instruistis por nobeloj. Krom tiaj ĉeŭniversitataj restadoj li iris en 1648 plurajn monatojn al Speyer ĉe la Regna ĉambrotribunalo por studi ties procesojn. En novembro 1648 finfine li nomumitis docento universitata en Tübingen pri Corpus iuris civilis: samloke li ankaŭ universitatpolitike engaĝiĝis estante i.a. okfoje rektoro, plurfoje dekano ktp. En 1657, post la morto de la bopatro Thomas Lansius, li ekĉefinspektistis ĉe Collegium illustre en Tübingen, samtempe deklaris lin lia duka moŝto Eberhardo la 3-a (Virtembergo) asesoro de la Kortega tribunalo kaj donis al li la honorigan titolon "vera konsilisto". Bedaŭrinde li baldaŭ mortis pro malsano epidemia.

Graveco redakti

Lauterbach rangis inter la plej ŝatataj kaj renomitaj lernigistoj de la kanona juro en la 17-a jarcento. Dokumentitis 111 disertacioj kiujn gvidis Luŭterbach.

Lia plej konata verko estas Compendium Juris: Brevissimis verbis, sed amplissimo sensu et allegationibus, universam ferè materiam juris exhibens eldonite de unu lia disĉiplo, Johann Jacob Schütz. Temis pri unu el la plej disvastigitaj komentoj de la pandektoj kaj eldonitis ĝis 1744.

Verkoj redakti

  • Compendium iuris (Digitalisat)
  • Collegium theoretico-practicum ad quinquaginta Pandectarum libros

Literaturo redakti

  • Klaus Luig: Lauterbach, en: Gerd Kleinheyer, Jan Schröder (eld.): Deutsche und Europäische Juristen aus neun Jahrhunderten 4-a eldono. Heidelberg 1996, ISBN 3-8252-0578-9, p. 493

Eksteraj ligiloj redakti