Zádiel (hungare Szádelő (sAdelO)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Zádiel
hungare: Szádelő
municipo
Preĝejo en Zádiel
Oficiala nomo: Zádiel
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Montaro Slovaka ercmontaro
Najbaras kun Nacia parko Slovaka karsto
Situo Zádiel
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 48″ N 20° 49′ 54″ O / 48.61333 °N, 20.83167 °O / 48.61333; 20.83167 (mapo)
Areo 3,516 km² (351,6 ha)
Loĝantaro 170 (31.12.2011)
Denseco 48,35 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Slovaka karsto
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 044 02
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 559881
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Zádiel
Retpaĝo: www.zadiel.sk
Portalo pri Slovakio
Kanjono apud Zádiel

Situo redakti

Zádiel situas sur malebenaĵo (noto: malebenaĵo estas verŝajne montaro), fine de mallonga sakovojo. Košice troviĝas 38, Turňa nad Bodvou nur 4 km.

Historio redakti

La loko estis unue menciita en la jaro 1317 en formo "Zadeley", sed la vilaĝo fondiĝis ĉirkaŭ 1700 fare de rifuĝintaj kalvinanoj. En 1785, 1811 kaj en 1906 incendioj okazis. La lernejo ekfunkciis en 1863. En 1910 loĝis en Szádelő 202 homoj, (senescepte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Turňa nad Bodvou, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Szádelő rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zádiel 187 homoj, (escepte 25 slovakojn ĉiuj hungaroj).

Vidindaĵo redakti

Ĝemelkomunumo redakti

  Ibrány, Hungario