Pigosturno

(Alidirektita el Speculipastor)

La Pigosturno, Speculipastor bicolor estas membro de la familio de Sturnedoj el Orienta Afriko. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigosturno
Pigosturno
Pigosturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Speculipastor
Specio: 'S. bicolor'
Speculipastor bicolor
(Reichenow, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Pigosturno estas ĉirkaŭ 16-19 cm longa. La blankaj makuloj ĉe bazo de unuarangaj flugilplumoj estas rimarkindaj dumfluge. La masklo estas brile blunigra en supraj partoj, kapo kaj supra brusto, kaj ĉefe tre kontraste tre blanka sube (el tiu kontrasto inter blanka kaj nigra koloroj venas la nomo “pigo” en Esperanto kaj en aliaj lingvoj kaj la nomo “dukolora” en la latina scienca nomo) kaj havas sangoruĝajn irisojn. La ino estas senkolora nigreca supre kun malhelgriza krono, kaj malhelgriza gorĝo estas separata el blanka ventro fare de brilnigra brustozono. Ties okuloj estas ĉu ruĝaj ĉu ruĝoranĝaj. Junulo estas brunaj kun blanka ventro kaj brunaj irisoj, kiuj iĝas ruĝoranĝaj kiam la birdo maturiĝas. Esceptaj junaj birdoj estas tute blankaj sube, inklude mentonon kaj gorĝon.

La alvoko estas longeca milda balbutaĵo kviriiih kvaaaa keriik kvak-kvak, suaaaa, ĉerak-ĉik-ĉak... mikse kun pli akraj kaj altatonaj notoj.

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi estas gregema nomada nigrablanka sturno de seka arbustaro kaj dornarbustaro en norda kaj orienta Kenjo, sudaj kaj orientaj Etiopio kaj Somalio, dum videblas kiel nereproduktulo en orienta Kenjo kaj suda Somalio.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51895, Speculipastor bicolor, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Dale A. Zimmerman, Birds of Kenya and Northern Tanzania, Princeton University Press, 1999

Eksteraj ligiloj redakti