Spencer Tunick

usona fotisto

Spencer TUNICK (n. 1967 en Middletown, New York) estas usona fotisto. Tunick estas konata pro siaj fotoj pri nudaj homoj, kiuj pozas amase unu apud/sur la alia.

Spencer Tunick

Tunick studis ĝis 1988 en Emerson College, en 1992 komencis li foti nudulojn sur stratoj de Novjorko. Li iĝis rapide konata pro siaj atentokaptaj fotoj tra tuta Usono.

Lia plej granda amasnuda fotado okazis en junio de 2003 en Barcelono, kie 7000 hispanoj formis bildon antaŭ la hispana Kultura Instituto.

La fotitaj nuduloj de Tunick aliĝas al la fotado memvole. Ili ricevas kiel kompenson nur subskribitan foton.

Eksteraj ligiloj redakti

du ekzemplaj bildoj de liaj artaĵoj
"homa kanalponto" en Amsterdamo, Nederlando
"alpaj pejzaĝoj" en Berno, Svislando