Spyro the Dragon

Spyro the Dragon (Esperante: Spajro la Drako) estas platforma videoludo por la PlayStation, fare de Insomniac Games kaj eldonita de Sony Computer Entertainment. La ĉefroluloj estas juna purpura drako, Spyro, kaj ĝia libela amiko, Sparx [sparks].

Spyro the Dragon
Eldonejo Sony Interactive Entertainment
Evoluiganto Insomniac Games
Dato de lanĉo 10-a de septembro 1998
Serio Spyro
Videoludilo PlayStation, PlayStation 3
Tipo de videoludo platforma videoludo
Maniero de ludado unuludanta videoludo
Lingvo Angla, Franca, Germana, Hispana, Japana, Itala
Regiloj ludstirilo
Takso de PEGI PEGI 7
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ResumoRedakti

Unutage, dum televida intervjuo, 2 drakoj tre kolerigas la antagonisto Gnasty Gnorc (vortludo je 'fiorko') per aĉaj rimarkoj. Do, Gnasty kolere faras sorĉon kiu enŝeligas ĉiujn drakojn en kristalon. Spyro estas la nura drako kiu spariĝis kaj li ekkomencas aventuron por savi la drakojn kaj venki Gnasty Gnorc.[1][2]

MuzikoRedakti

La muziko estis komponita de Stewart Copeland, la drumisto de la muzikgrupo The Police.[3]

NomoRedakti

La unua kodnomo de la projekto estis 'Pete' [pit], el la Disneja filmo Pete's Dragon,[4] kaj poste dum la ellaboro la draketo estis alinomita al 'Pyro', el la latina kaj greka 'pyro' (fajro). Fine la nomo ŝanĝiĝis al 'Spyro'.[5]

La originala prononco estas [spajro], kiel la angla pyro-, sed en la franca, hispana kaj itala dubladoj la nomo de la drako estas prononcita [spiro]. En la 2018-a refaro la prononco en ĉiu dublado estis ŝanĝita al [spajro], krome de la franca versio.

ReferencojRedakti