Stabat Mater

13-a-jarcenta kristana himno al Maria

Stabat Mater estas 13a-jarcenta kristana himno al Maria, kiu portretas ŝian suferon kiel patrino de Jesukristo dum lia krucumado. Ĝia aŭtoro estis ĉu la franciskana monaĥo Jacopone da Todi aŭ la papo Inocento la 3-a.[1][2][3] La titolo venas el ĝia unua linio, "Stabat Mater dolorosa", kiu signifas "la dolorsufera patrino staris".[4]

Stabat Mater dolorosa
literatura verkoSekvenco
Aŭtoroj
Aŭtoro Jakopono el Todi
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro poezio
vdr
Priskribo fare de Pietro Perugino de Maria ĉe la Kruco, 1482. (Nacia Galerio, Vaŝingtono).

La himno estas kantata en la liturgio memore al la Mater Dolorosa. La Stabat Mater estis muzikigita de multaj okcidentaj komponistoj, plej fame de Palestrina (~1590), Vivaldi (1712), Domenico (1715) kaj Alessandro Scarlatti (1723), Pergolesi (1736), Joseph Haydn (1767), Giuseppe Tartini (1769), Rossini (1831–41), Antonín Dvořák (1876–77), Verdi (1896–97), Karol Szymanowski (1925–26), Poulenc (1950), Arvo Pärt (1985) kaj Paul Mealor (2009).

Notoj redakti

  1. Sabatier, Paul Life of St. Francis Assisi Charles Scribner Press, NY, 1919, page 286
  2. The seven great hymns of the Mediaeval Church de Charles Cooper Nott 1868 ASIN: B003KCW2LA p. 96
  3. p. 574, Alighieri, Durling, Martinez (2003) Dante, Robert M., Ronald L. Oxford The Divine Comedy of Dante Alighieri: Purgatorio Volume 2 of The Divine Comedy of Dante Alighieri Oxford University Press. "The Stabat Mater by the Franciscan Jacopone da Todi."
  4. Stabat Mater, Volume 68 de Girolamo Abos, Joseph Vella Bondin 2003 (ISBN 0-89579-531-0) page xviii [1]