Stanislav Bubeníček
ĉeĥlingva kaj esperantlingva verkisto
(Alidirektita el Stan Bubenic)
Stanislav BUBENÍČEK (1904-1979), en Esperantujo konata kiel Stan Bubenič, estis ĉeĥlingva kaj esperantlingva verkisto.
Stanislav Bubeníček | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Stan Bubenič |
Naskiĝo | 22-an de marto 1904 en Litomyšl |
Morto | 23-an de decembro 1979 (75-jaraĝa) en Litomyšl |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | verkisto esperantisto |
Post perdo de sia advokateco en 1948 li ŝanĝis 16 profesiojn kaj restis kiel trumpetisto en cirko. Post pensiiĝo en 1964 li revenis al Litomyšl, verkis romanon pri sia cirka vivo Kvapík pro lipicány (Galopo por lipicanoj, 1965) kaj konatiĝis kun Karolo Piĉ. Ellerninte Esperanton li tradukis sian romanon al Esperanto (titolita: Sub cirkotuko), kiun en 1988 eldonis en Hago lia plum-amikino Jenny Heetkamp sub iom modifita titolo Sub cirkotendo kaj sub literatura pseŭdonomo Stan Bubeniĉ. Plie li verkis ĉeĥlingvan tekston Zač je v Hradci pardubický perník? (Kiom kostas la spickukoj el Pardubice en Hradec Králové?)