Stanovice (distrikto Karlovy Vary)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Karlovy Vary
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stanovice

Stanovice (germane Donawitz) estas municipo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary. Ĝi situas sur altaĵo sur la maldekstra bordo de rojo Lomnický potok, sur kiu estis en la jaroj 1973–1978 konstruita rezervujo Stanovice provizanta per trinkakvo urbon Karlovy Vary kaj la ĉirkaŭaĵon. La municipo havas kvar partojn: 2 km malproksiman Nové Stanovice, 3 km malproksiman Dražov kaj 5 km malproksiman Hlinky. Vivas ĉi tie 624 loĝantoj (2023). En la municipo troviĝas tri arkitekturaj memorindaĵoj: bienoj kun konstruaĵoj de franka tipo kun masonitaj teretaĝoj, trabfakaj etaĝoj kaj ornamitaj ŝildoj.

Stanovice
germane Donawitz
municipo
Kamparana bieno, en fono Ercmontaro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Akva rezervujo Rezervujo Stanovice
Situo Stanovice
 - alteco 558 m s. m.
 - koordinatoj 50° 09′ 55″ N 12° 52′ 26″ O / 50.16528 °N, 12.87389 °O / 50.16528; 12.87389 (mapo)
Areo 31,61 km² (3 161 ha)
Loĝantaro 624 (2023)
Denseco 19,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1358
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 360 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555550
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stanovice (Karlovy Vary District)
Retpaĝo: www.obecstanovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

En la plej proksima ĉirkaŭaĵo de Stanovice troviĝas tiuj ĉi urboj: Karlovy Vary (14 km), Bečov nad Teplou (10 km), Horní Slavkov (10 km), Loket (14 km) kaj Bochov (18 km). La najbaraj municipoj estas Háje (2 km), Kolová (3 km), Březová (5 km), Teplička (3 km).

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1358.

Direkte al Nové Stanovice estis post la dua mondmilito malkovritaj tri tomboj kun ses viktimoj de marŝo de morto. Post fino de la milito okazis forŝovo de sudetgermanoj, kaj per tio ankaŭ granda sinko de la nombro de loĝantoj.

Proksime de municipo Stanovice okazis en la jaro 1951 interpafado. Nokte el la 14-a je la 15-a de oktobro 1951 okazis verŝajne la plej granda amasa fuĝo el komunismaj tendaroj. Dek unu malliberigitoj sukcesis fuĝi el ŝakto n-ro 14 de uraniaj minejoj de Jáchymov proksime de Horní Slavkov. La fuĝo verŝajne ne sukcesis, la duan tagon la plimulto de la fuĝintaj malliberigitoj estis kaptita aŭ pafmortigita ĉe Stanovice. El ĉirkaŭigo sukcesis eskapi nur František Čermák, kiu estis pli poste pafmortigita dum transiro de la ŝtatlimo ĉe Malacky, kaj Miroslav Hasil, kiu venis ĝis Dolní Bojanovice, kie li estis pli poste malkaŝita al Státní bezpečnost. Ne estas klare, ĉu li pafmortigis sin mem aŭ ĉu pafmortigis lin membro de StB. El la dek unu fuĝintoj supervivis nur Karel Kukal kaj Zdeněk Štich, la ceteraj estis aŭ pafmortigitaj dum la fuĝo aŭ kondamnitaj al mortpuno.[1]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 603
18802 733
18902 682
19002 745
19102 581
19212 358
JaroLoĝantoj
19302 368
1950698
1961670
1970616
1980543
1991457
JaroLoĝantoj
2001489
2014596
2016621
2017635
2018632
2019630
JaroLoĝantoj
2020629
2021571
2022610
2023624

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

  • Domo n-ro 1, la tn. kamparana korto Stanovice, antaŭe nomata Korto de Hain, estadis en la pasinteco la plej ekspoziciata en la paroĥo. Temas pri kelke da konstruaĵoj de franka tipo kun masonita teretaĝo kaj trabfaka etaĝo kun tipa ornamaĵo de la ŝildo.
  • Domo n-ro 72
  • Preĝejo de Apero de Sinjoro

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Stanovice de sudo

Referencoj redakti

  1. František Šedivý: Tragédie u Stanovic. Zpravodaj Konfederace politických vězňů, 5/2001, roč. 8., prosinec 2001, str. 12–13. [1] - reguligita elektronika versio de la sama artikolo.