Brno-Starý Lískovec

(Alidirektita el Starý Lískovec)

Starý Lískovec estas urboparto kaj katastra teritorio en Ĉeĥio, kaj ekde la 24-a de novembro 1990 sub la nomo Brno-Starý Lískovec ankaŭ urboparto de la statuta urbo Brno, situanta ĉe la sudokcidenta urborando, tamen relative proksime al la urbocentro. Ĝis la 1960-aj jaroj formis Starý Lískovec kaj Brno-Nový Lískovec unuecan katastran teritorion Lískovec (Brno).

Brno-Starý Lískovec
kvartalo
Brno Starý Lískovec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brno-Starý Lískovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Situo Brno-Starý Lískovec
 - koordinatoj 49° 10′ 09″ N 16° 33′ 49″ O / 49.16917 °N, 16.56361 °O / 49.16917; 16.56361 (mapo)
Areo 3,28 km² (328 ha)
Loĝantaro 12 782 (2021)
Denseco 3 896,95 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 625 00
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Brno-Starý Lískovec
Brno-Starý Lískovec
Brno-Starý Lískovec
Vikimedia Komunejo: Brno-Starý Lískovec
Retpaĝo: www.staryliskovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka

Ĝi havas 12 782 loĝantoj (2021). Tiuj vivas plejparte en paneldomoj konstruitaj fine de la 1970-aj jaroj, nur minoritato vivas en familiaj domoj konstruitaj ankoraŭ antaŭ aligo de la memstara vilaĝo al Brno.

Al Starý Lískovec veturas tramoj n-roj 5 kaj 8 kaj kelkaj buslinioj de Integrita trafiksistemo de Sudmoravia regiono.

En la strato „Elišky Přemyslovny“ (strato Elizabeta Premislidino) troviĝas romkatolika preĝejo Sankta Johano Nepomuka, konstruita tie en 1926. Kelkpaŝe antaŭ la preĝejo, rekte kontraŭ la lerneja edifico, situis loka tombejo, en la 1970-aj jaroj nuligita.

Zámeček (kasteleto), estas edifico en Lískovec, kiu estis nenio alia ol malnova biena administra korto, kiun en Lískovec konstruigis cistercianinoj por administranto de sia bieno, al kiu Starý Lískovec apartenis. Ĝi ne estis privata havaĵo, sed post nuligo de la cisterciana klostro en 1782 ĝi fariĝis privataĵo, tamen la sekvaj posedantoj en ĝi vidis ekonomian centron. Ankaŭ restado de Elizabeta Premislidino apartenas al legendoj, nenie ĝi estas dokumentita, plie la bieno apartenis al ŝia rivelino Elizabeta Riĥenza, kiun ŝi sincere malamis kaj evitis. La legendo estas bela, kvankam ĝi neniel rilatas al la strat-nomo. Elizabeta Premislidino fondis monaĥinejon de dominikaninoj apud Sankta Anna en 1312 en la strato Pekařská (Bakista), nun hospitalo ĉe Sankta Anna, sed kun la bieno de Elizabeta Riĥenza ŝi havis nenion komunan. Riĥenza siavice fondis la menciitan monaĥinejon de cistercianinoj en 1323 kelkcent metrojn malsupre en la nuntempa Mendel-placo kaj donacis al ĝi Starý Lískovec kun aliaj bienoj.

En la kvartalo troviĝas ankaŭ naĝejo, tenisejo (sportklubo Tatran Starý Lískovec), la kinejo ne funkcias plu.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869507
1880583
1890688
1900863
19101 218
19212 082
JaroLoĝantoj
19302 022
19502 783
19611 899
19701 511
198016 740
199115 862
JaroLoĝantoj
200114 220
201112 931
202112 782