Stefano la 6-a

papo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Stefano la 6-a (papo))

Stefano la 6-ala 7-a, latine Stephanus VII aut VI (la nombro de papoj kun nomo "Stefano" estas disputinda), naskiĝis en Romo nekonatan daton kaj mortis 897. Li estis papo ekde 896 ĝis sia morto.

Stefano la 6-a
113-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 26-a de majo 0896 [#]
ĝis 14-a de aŭgusto 0897 [#]
Antaŭulo Bonifaco la 6-a
Sekvanto Romano
Persona informo
Morto 31-an de julio 897 (0897-07-31)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano estis roma civitano kaj filio de pastro Ioannis, lin faris episkopon la papo Formoso.

Kadavro de Formoso en Sinodo kunvokita de Stefano la 6-a, bildo de Jean-Paul Laurens (1870)

La papa periodo de Stefano fifamas pri la "Synodum Horrendum" (t.e., "terura sinodo"), la Sinodo de la kadavro, kiam li "kunvokis" la kadavron de papo Formoso kaj kondamnis ke ĝi estu forĵetita en Tiberon. La sinodo kunvokis ribelon kontraŭ la imperiestro, pro tio, ĝi estis invadita kaj Stefano arestita kaj pendita.