Stende estas rivero en Latvio, kiu longas 100 kilometrojn de fosaĵsistemo proksime de malgranda urbo Stende en distrikto Talsi.[1] Fluas tra distriktoj Talsi kaj Ventspils, la kunfluejo kun la rivero Rinda formas la rivero Irbe.[2] Riverdeklivo estas 78 m (0,78 m/km), ĉiujara drenaĵo 0,3 km³, averaĝa trafluo 9,3 m³/s.[3]

Stende
latve Stende
rivero
Iama mueleja lago en Pastende
Lando Latvio Latvio
Regiono Kuronio
Distriktoj Distrikto Talsi, Distrikto Ventspils
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Silupe
 - dekstraj alfluantoj Upatu valks, Trumpe
Fonto Fosaĵsistemo
 - situo 0,5 km oriente de Stende, Distrikto Talsi, Latvio
 - koordinatoj 57° 08′ 45″ N 22° 36′ 09″ O / 57.14583 °N, 22.60250 °O / 57.14583; 22.60250 (mapo)
Enfluejo Rivero Irbe
 - situo Kunfluejo kun Rinda, Latvio
 - koordinatoj 57° 32′ 27″ N 21° 54′ 47″ O / 57.54083 °N, 21.91306 °O / 57.54083; 21.91306 (mapo)
Longo 100 km (62 mi)
Akvokolektejo 1 160 km² (116 000 ha)
Trafluo Irbe
 - mezproksima 9,3 /s
 - maksimuma 73 /s
 - minimuma /s
Ĉiujara drenaĵo 0.3 km³
Stende, Rinda kaj Irbe
Stende, Rinda kaj Irbe
Stende, Rinda kaj Irbe
Vikimedia Komunejo: Stende River

La nomo de la rivero en la formo "Testenden" unue estis menciita en dokumentoj en 1288.[4]

Vojo redakti

Kontraŭflue ĉe rivero estas Dižstende muelejo lago kaj tri lagetoj en Pastende. Tiam la rivero fluas tra marĉa kaj arbarkovrita areo kun multaj flusebenaĵoj.[5] La plej granda parto de la fluejo, escepte de la meza kurso, kiu fluas serpente tra valo ĝis 12 m profunda, estas reguligita.

En la malsupra parto la akvoj de la rivero fluas en argila ŝlimeca koloro, kiu ankaŭ kolorigas la komencon de Irbe. Sur la dekstra bordo troviĝas naturrezervejo "Ance marĉoj kaj arbaroj", kies teritorio kelkaj proponis plivastigi al la maldekstra bordo pro simila vivmedio.[6]

Nur la 14,3 km longa sekcio de la rivero laŭflue de la Ance ponto estas kutime uzata por boatado, kombinante ĝin kun la itinero laŭ la Irbe al la maro, sed dum la inundo estas eble boati pliajn 59 kilometrojn de Iliņi.[3][7]

En la rivero troviĝas ezokoj, perkoj, plotoj, vimboj.[5]

Trafluo redakti

  • Dižstende
  • Pastende
  • Blāzma
  • Ance

Alfluantoj redakti

  • Maldekstra: Silupe (12 km).
  • Dekstra: Trumpe (18 km), Upatu valks (20 km).

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Datumbazo de loknomoj
  2. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. 3,0 3,1 Copeslapa. Stende (Leļļupe) (latve)
  4. Stende.lv. Stendes vēsture Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
  5. 5,0 5,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 416.
  6. Naturprotekta Estraro (latve)
  7. Upesoga. Irbe, Rinda, Stende (latve, estone)