Irbe (rivero)

(Alidirektita el Irbe)

Irbe estas rivero en Latvio, kiu longas 32 kilometrojn de kunfluejo de riveroj Stende kaj Rinda en distrikto Ventspils.[1] Ĝi fluas ĉefe paralele al la maro, estante apartigita de ĝi per strio de dunoj. Enfluas en la Balta Maro.[2] Riverdeklivo estas 8 m (0,25 m/km), ĉiujara drenaĵo 0,5 km³, averaĝa trafluo 15,5 m³/s. La plej alta monata fluo estis observita en aprilo - 36 m³/s, la plej malalta en aŭgusto - 3,29 m³/s.[3]

Irbe
latve Stende, livone Īra
rivero
Lando Latvio Latvio
Regiono Kuronio
Distrikto Distrikto Ventspils
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Dižgrāvis
Fonto Kunfluajo de Stende kaj Rinda
 - alteco m
 - koordinatoj 57° 32′ 32″ N 21° 54′ 41″ O / 57.54222 °N, 21.91139 °O / 57.54222; 21.91139 (mapo)
Enfluejo Balta Maro
 - situo Vilaĝo Lielirbe, Latvio
 - koordinatoj 57° 38′ 41″ N 22° 08′ 45″ O / 57.64472 °N, 22.14583 °O / 57.64472; 22.14583 (mapo)
Longo 32 km (20 mi)
Akvokolektejo 1 924 km² (192 400 ha)
Trafluo enfluejo
 - mezproksima 15,5 /s
 - maksimuma 82 /s
 - minimuma /s
Ĉiujara drenaĵo 0.5 km³
Irbe kaj Stende kaj Rinda
Irbe kaj Stende kaj Rinda
Irbe kaj Stende kaj Rinda
Vikimedia Komunejo: Irbe river

Vojo redakti

La fluo de Irbe estas ebena, sen faloj kaj sojloj.[4] Granda parto de la rivero estas reguligita. La mezo de la rivero estas forte serpentuma, kun multaj malnovaj riverbrakoj kaj insuletoj.[5]

En la lastaj 5 km la rivero estas larĝa kaj preskaŭ tute senflua. Ĉe la marbuŝo, la Irbe formas 2 km longan sablojeton. La enfluejo ŝanĝas sian lokon kaj aspekton ĉiujare. La Irbe fluas laŭ la Marborda Malaltebenaĵo paralele al la maro, do ĝiaj bordoj kaj lito estas sablaj. La rivero estas apartigita de la maro per la tipa duna pejzaĝo de tiu ĉi marbordo, kiu videblas ankaŭ ĉe la dekstra bordo. La bordoj estas krutaj, kolapsiĝis, kaj multaj arboj falis en la riveron.

Nur 0,8% de la basena areo estas urbanizitaj kaj 21,4% estas agrikultura tero, la resto estas arbaroj kaj marĉoj.[4] La nura vilaĝo ĉe la rivero estas Lielirbe ĉe ĝia buŝo. Irbe kutimis esti en la kontrolzono de la soveta armeo, do la antaŭe loĝata areo estis forlasita. Proksime al la rivero en Irbene estas la antaŭa armea radaro, kiu nun estas uzita fare de la Ventspils Centro de Radio-Astronomio. Sur la dekstra bordo de la rivero kaj ĉe la enfluejo de la maro estas naturrezervejoj.

Laŭ la datumoj de la mezo de la 20-a jarcento, la rivero estas hejmo de ezokoj, perkoj, plotoj, angiloj, printempe vimboj, aŭtune salmoj kaj brunaj trutoj.[6]

La rivero estas ofte uzata por facila boatado.[3][7]

Fluo en kilometroj redakti

Fluo[3]
Kilometroj
de la enfluo
Alteco (m) Deklivo
(m/km)
Loko
31
28
27
22
15
5
0
5,5
5,2
5,1
4,5
2,2
0,3
0
0,1
0,1
0,1
0,3
0,2
0,1
Kunfluejo Rinda kaj Stende
Enfluejo de Dižgrāvis apud Vičaki
Ligna ponto apud Irbene
>Malnova ligna ponto apud Lūžņa
Miķeļtornis 2 km norde
Lielirbe ponto
Enfluejo en maro

Alfluantoj redakti

  • Maldekstra: Dižgrāvis (12 km).
  • Dekstra: nenia.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Datumbazo de loknomoj
  2. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. 3,0 3,1 3,2 Copeslapa. Irbe (latve)
  4. 4,0 4,1 Priskribo de la baseno de Irbe (de la regularoj de la Kabineto de Ministroj) (latve)
  5. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 4, p. 329.
  6. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 668.
  7. Upesoga. Irbe, Rinda, Stende (latve, estone)