Stende
Stende estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la nordokcidento de Latvio en Kursa maltebenaĵo.[1] Ĝi apartenas al distrikto Talsi kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Talsi, 48 km de Kuldīga kaj 114 km de Rigo.[2] Stende havis 1630 loĝantoj en 2021.[3]
Stende | |||
Urbo | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Talsi | ||
Historia regiono | Kuronio | ||
Supermara alteco | 72−90 m s. m. | ||
Koordinatoj | 57° 08′ 43″ N 22° 32′ 05″ O / 57.14528 °N, 22.53472 °O (mapo) | ||
Areo | 4,8 km² (480 ha) | ||
Loĝantaro | 1 630 (29.01.2021) | ||
Denseco | 339,58 loĝ./km² | ||
Urbaj rajtoj | 1991 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3257 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Stende | |||
Retpaĝo: stende.lv | |||
Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +16,5 en julio. Precipitaĵo 700-750 mm jare.[1]
Historio
redaktiHistorie, la vilaĝo ekzistis en ĉi tiu areo en Dižstende (5 km norde) ĉirkaŭ Stende grandbieno, kiu estis larĝa kaj riĉa delonge. La nuna Stende komencis formi en 1897 pro la konstruado de la fervojo Ventspils-Ribinsko.[4] La stacio Stende ekfunkciis en 1900, kaj la linio estis finkonstruita en 1904.[5] En 1925, sub la nomo Renčuciems (poste - Stendesciems), ĝi estis inkludita en listo de vilaĝoj.
Germana koncentrejo situis en Stende dum la Dua Mondmilito.[6]
La rajtoj de la laborista vilaĝo (ekde 1961 - la urbovilaĝo) estis akiritaj en 1949. En 1978, vilaĝa evoluplano estis ellaborita, kiu ne estis efektivigita. Ĝi planis pri konstruado de laktofabriko, faklernejo kaj kinejo, pretervojo.[5] Stende havas la statuson de urbo ekde 1991.
Loĝantaro
redaktiŜanĝo de loĝantaro
redaktiJaro | 1935 | 1959 | 1970 | 1973 | 1979 | 1989 | 2000 | 2011 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Homoj | 719 | 1850 | 1851 | 1956 | 2034 | 2134 | 2012 | 1732 | 1630 |
Etna strukturo
redaktiJaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | Judoj | Ciganoj | Tataroj | Germanoj | Estonoj | La cetero |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1935 | 719 | 690 | 9 | 0 | 0 | 13 | 0 | 3 | 0 | 0 | 4 | 0 | 0 |
1979 | 2034 | 1743 | 174 | 30 | 15 | 24 | 14 | 5 | N/A | N/A | N/A | N/A | 29 |
1989 | 2134 | 1851 | 161 | 33 | 21 | 25 | 15 | 1 | 18 | 4 | 0 | 1 | 4 |
2000 | 2012 | 1800 | 116 | 26 | 17 | 20 | 15 | 1 | 9 | N/A | N/A | 0 | 8 |
2011 | 1732 | 1603 | 80 | 15 | 13 | 7 | 6 | N/A | N/A | N/A | N/A | N/A | 8 |
Transporto
redaktiEkde 2010 persontrajnoj ne plu haltas ĉe Stende stacio, kaj la nura transporto en la urbo estas per vojoj. De la ŝoseo transiranta ĝin P120 Talsi-Kuldīga (en la urbo - Brīvības Strato) proksime de Stende disbranĉiĝas vojoj V1401 Stende-Mērsrags, V1402 Stende-Sabile-Pūce kaj la municipa vojo tra Prāmnieki al Dižstende.[7]
Historio de etŝpuraj fervojoj
redaktiKiel ligo inter la fervoja linio Rigo-Ventspils, Norda Kuronio kaj la marbordaj havenoj de la Golfo de Rigo, la germana armeo kiu okupis Kurzeme en 1916 konstruis etŝpuran fervojreton kiu kondukis de Stende al Roja, Mērsrags kaj Dundaga-Mazirbe-Ventspils. La linioj suferis malbone en ambaŭ mondmilitoj, kiam ili estis detruitaj fare de retiriĝantaj armeoj, sed ili poste estis restarigitaj. La reto funkciigis ĝis 1963, Stende stacio estis fermita en 1968.[8]
Vidindaĵoj
redaktiLoka horo Sunhorloĝo, Flaga Placo en Brīvības strato, motorciklotrako, scenejo, memorŝtono al la sovetiaj deportadoj.[9]
Bildoj
redakti-
Stende lutera preĝejo
-
Iama Stende preĝeja drinkejo
-
Urbodomo
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ Datumbazo de loknomoj
- ↑ Latviešu konversacijas vārdnīca - Latva konversacio vortaro. v. XX, p. 40601, 1940 jaro.
- ↑ 5,0 5,1 Stende.lv. Historio de Stende Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine {latve)
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 416.
- ↑ OpenStreetMap. Stende
- ↑ «Ziemeļkurzemes šaursliežu dzelzceļš 1916-1963» (latve)
- ↑ Stende.lv. Vidindaĵoj Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (latve)