Stjepan Ĉuiĉ
Stjepan ĈUIĈ (kroate ČUIĆ; naskita la 1-an de aprilo 1945 en Bukovica, komunumo Tomislavgrad, Bosnio kaj Hercegovino) estas kroata verkisto. Li studis la serbokroatan kaj rusan lingvojn en la Universitato de Zagrebo. De 1988 ĝis 1992 li instruis la kroatan lingvon en la Universitato de Bamberg en Germanio. De 2005 ĝis 2008 li estis prezidanto de Kroata Verkista Asocio (Društvo hrvatskih književnika). Lia romano Orden priskribas la komunisman teroron kaj estas tradukita en plurajn lingvojn.
Stjepan Ĉuiĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1945 (79-jaraĝa) en Tomislavgrad | ||||
Lingvoj | kroata • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Kroatio vd | ||||
Alma mater | Zagreba universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • tradukisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • ĵurnalismo • translating activity vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En Esperanto aperis redakti
- Noktaj ĉemizoj de Jelena. Tradukis Jovan Zarkoviĉ. En: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 156–158.
- Leteroj de Jelena. (Pisma Jeleni.) Tradukis Slavica Babinka. En: Barkoj el akvo, Zagrebo 1998, paĝoj 61–68.