Zagreba universitato
La Zagreba Universitato - kroate Sveučilište u Zagrebu, latine Universitas Studiorum Zagrabiensis - estas la universitato de la urbo Zagrebo kaj la plej granda universitata institucio en Kroatio. La altlernejo, fondita la 23-an de septembro 1669, estas la plej malnova, kontinue funkciinta universitato de tuta sudorienta Eŭropo. Gravan rolon en la historio universitata ludis ankaŭ la episkopa moŝto Josip Juraj Strossmayer.
Zagreba Universitato Sveučilište u Zagrebu | ||
---|---|---|
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | la 23-an de septembro 1669 | |
speco | ŝtata | |
jara budĝeto | 328,5 milionoj da kunaoj | |
Situo | ||
Geografia situo | 45° 48′ 38″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo)45.81067222222215.970097222222Koordinatoj: 45° 48′ 38″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo) | |
urbo | Zagrebo, Kroatio | |
Estraro | ||
gvidanto | rektoro Aleksa Bjeliš | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 56 113 vd (stato: 2004) | |
nombro de studentoj | pli ol 70 000 (2013)[1] | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
Filiita al: | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
| ||
Rilatoj al Esperanto Redakti
Ekde la ekesto de Esperanto, multaj universitataj studentoj kaj kunlaborantoj engaĝiĝis por la internacia lingvo. Plejparto el la membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo estis aŭ estas anoj de la universitato, kaj pluraj tre konataj movadanoj, interalie ekzemple Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna, Kreŝimir Barkoviĉ, Spomenka Štimec aŭ Nikola Rašić.
Elektitaj studentoj aŭ/kaj instruistoj Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ reta gvidilo por ontaj studentoj (kroate). Arkivita el la originalo je 2013-05-31. Alirita 2013-06-11.