Csaba Gy. Kiss
Csaba Gy. Kiss [ĉaba djE kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Gy. Csaba estas hungara politikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. En sia nomo Gy faras diferencon inter la samnomuloj.
Csaba Gy. Kiss | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • franca • pola • slovaka • kroata • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1968) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto polisto literaturhistoriisto politikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://tortenelemszak.elte.hu/intezet/muvtort/kissgy.html |
Csaba Gy. Kiss[1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiCsaba Gy. Kiss akiris an diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968, poste li estis "scienca praktikanto". Li laboris ĉe literaturaj revuoj inter 1974-1992, sed en 1995 li ekinstruis en la universitato en instrua rango docento. Intertempe li kandidatiĝis en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1987 li estis unu el la motoroj de la kreskiĝanta opozicio (politiko), tamen post jaroj li trompiĝis kaj forlasis la politikon. Li instruis en Zagreba universitato (1999-2004), Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra (2005-2007), Universitato de Karolo (2005–2007) kaj Universitato de Varsovio (2011-2018), dum li parolis la polan, la francan, la slovakan, la kroatan kaj la germanan lingvojn. Li edziĝis dufoje en 1975 kaj 2004, en 1980 filino naskiĝis. Nur depost fino de la socialismo li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1997-2020.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Közép-Európa, nemzetek, kisebbségek (1993)
- A haza mint kert (eseoj, studoj, 2005)
- Powinowactwa wyszehradzkie. Wspominenia, szkice, eseje (2016)
- Lengyel napló. 1980. szeptember 27–1982. szeptember 5. (2020)