Josip Juraj Strossmayer

Josip Juraj STROSSMAYER (naskiĝinta la 4-an de februaro 1815 en Osijek, mortinta la 8-an de aprilo 1905 en Đakovo) estis romkatolika episkopo, kulturulo, teologo sed ankaŭ influega kroata politikisto kaj pioniro de sudslava unuiĝo politika.

Josip Juraj Strossmayer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1815 (1815-02-04)
en Osijek
Morto 8-an de aprilo 1905 (1905-04-08) (90-jaraĝa)
en Đakovo
Tombo Đakovo Cathedral
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Aŭstra imperio • Reĝlando Hungario
Alma mater Universitato de VienoFrintaneum
Subskribo Josip Juraj Strossmayer
Memorigilo Josip Juraj Strossmayer
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoverkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr
J. J. Strossmayer, litografio de Josef Kriehuber, 1850

Vivo redakti

Lia patro originanta el Supra Aŭstrio eksetlis en Hungario kaj edziĝis al slavonino. Josip Juraj frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ ol studi teologion en Đakovo kaj filozofion en Budapeŝto, kie li ekinteresiĝis la unuan fojon pri Iliriismo. En 1834 li doktoriĝis pri filozofio kaj ordinitis sacerdoto en 1838. Inter 1838 kaj 1840 li deĵoris kiel vikario en Petrovaradin. Jam en 1838 li kandidatis kun la permeso de la loka episkopo por aniĝo al la renomita plukleriginstituto Frintaneum en Vieno kiu preparu la disĉiplojn je la komplikaj ekzamenoj por teologidoktoriĝo. Ekaniĝo sukcesis en 1840 kaj jam post kvar semestroj li doktoriĝis en Vieno. Tie li havis multajn kontaktojn kiuj gravis por la estonta vivo patruje.

Reveninte li iĝis estro de la porpastra seminario en Đakovo. En 1846 li iĝis membro ĉe la viena Teologia fakultato post pago de multe da mono. En 1847 li kandidatis (sen sukceso) pri profesoreco ĉe la universitato de Peŝto kaj (sukcese) pri kaplaneco ĉe la imperiestra kortegparoĥujo ĉe Hofburg. Tio devigis onin ankaŭ docenti pri eklezihistorio kaj eklezijuro ĉe Frintaneum-akademio. Ĉe la Universitato de Vieno Strossmayer ekster tio helpe lernigadis kanonan juron. La deĵoroj vienaj konatigis lin larĝe kaj preparis lian karieron postan.

 
Strossmayer-monumento en Đakovo

En 1849 nonumis lin imperiestro Francisko Jozefo, laŭ propono de Josip Jelačić, episkopo de Đakovo, kaj en 1850 sekvis la aprobo fare de lia papa moŝto Pio la 9-a. En 1851 Strossmayer iĝis ankaŭ apostola administranto por Serbio. En 1857 li konstruigis porpastran seminarion en Đakovo kaj samloke malfermitis ankaŭ posinstruista klerigejo. Danke al lia engaĝiĝo konstruitis krome la Katedralo de Đakovo. En 1859 Strossmayer subtenis la restaŭradon de la Hieronimo-instituto de Romo.

Politikista agado redakti

Ekde 1860 Strossmayer sedis en la Imperiestra konsilantaro kie li favoradis monarkian federacion. Inter 1860 kaj 1873 li gvidis la Kroatian popolan partion (Hrvatska Narodna Stranka) en la hungaria landa parlamento kaj deputitis en 1861, 1865 kaj 1866 en la kroatia parlamento (Sabor). Inter 1861 kaj 1863 li gvidis la departementon de Virovitica. En 1866 li estris la kroatian-reĝan komitaton kie li vane pledis por plibonigo de la Kroata-hungara interkonsento. Pro tiu malsukceso li retiriĝis en 1873 el la politikaĵoj, ekde la 1890-aj jaroj li tute evitis aperi publike. Tamen li daŭre malantaŭ la kulisoj agadis politike danke al renomo kaj personaj kontaktoj.

Jam kiel studento li ekinteresiĝis pri Iliriismo aŭ Jugoslaviismo, la unuiĝo de ĉiuj sudaj slavoj sub la gvido de la Habsburgoj. Pro tio li ankaŭ ŝatis alproksimiĝon al la Serba Ortodoksa Eklezio kaj pledis eĉ por komuna liturgio por ortodoksoj kaj katolikoj. Modelis por tio la en Dalmatio flegita Malnova slava rito. Strossmayer ankaŭ pensis pri alproksimiĝo al la Rusa Ortodoksa Eklezio sen iu oficiala komisio fare de siaj superuloj. Li ankaŭ kritikis, kiel Ignaz von Döllinger, la dogmon pri papa neeraripovo kiu estus barilo grava pri alproksimiĝo al la ortodoksoj.

Kultura agado redakti

Ĉar la episkoplando Strossmayer tre riĉis li povis fondi multajn institutojn respektive lernejojn kaj konstruigi multe da lernejoj. Tre grava estis lia rolo ĉe la fondo de la Sudslava akademio pri sciencoj kaj artoj 1866 kaj la subtenado dum la fondo de la Universitato de Zagrebo (1874). Helpis lin tiam lia amiko Franjo Rački. En 1884 li postlasis siajn privatajn kolektojn al la menciita akademio kaj finance subtenis la gimnaziojn en Osijek, Rijeka, Varaždin, Vinkovci kaj Senj. Krome li fondis bibliotekojn, arkivejojn kaj mecenate apogis unuopulojn talentitajn.

Kontraŭjudismaĵoj redakti

Malgraŭ liberalaj kaj humanismaj ideoj sentitis ankaŭ kontraŭjudismo ĉe Strossmayer, kio legeblis ekz. en la korespondado kun Franjo Rački kaj Serafino Vannutelli. Tie li avertis pri ebla judigo de Kroatio kaj entrudiĝemo de pedikoj judaj en la landon. En 1884 li malhelpis la enkondukon de geedzecoj miksitaj inter kristanoj kaj judoj. Kiam li kritikitis fare de papo kaj imperiestro pro telegramo gratula sendita en 1888 okaze de la 900-a datreveno kristaniĝa al la rektoro de la Vladimiro-universitato en Moskvo Strossmayer responsigis judojn pri kaŝa fifamigo.

Verkoj redakti

  • Rede gegen die Unfehlbarkeit des Papstes, Linz 1871. Legebla ĉe offenbarung.de
  • Der Papst und das Evangelium. (PDF)
  • Govor o nepogrješivosti pape na crkvenom saboru u Rimu (Rede über die Unfehlbarkeit des Papstes, gehalten auf dem Konzil in Rom), Vukovar 1872
  • Die Heiligen Cyrill und Method, cirkula letero, Vieno1881
  • Korespondencija Rački-Strossmayer, Zagrebo 1928–31

Honoroj redakti

 
Strossmayer-monumento en Zagrebo de Ivan Meštrović

Por Josip Juraj Strossmayer nomitis multaj konstruaĵoj, stratoj kaj placoj; starigitis ankaŭ pluraj monumentoj. En Đakovo malfermitis eĉ muzeo en 1991. Lia bildo aperis sur poŝtmarkoj kaj de Jugoslavio kaj de Kroatio. Jen malkompleta listo prie:

  • Memorigtabulo muntita ĉe la Aŭgustenana preĝejo en Vieno
  • Strossmayer-katedralo en Đakovo
  • Strossmayer-universitato de Osijek (1975)
  • strato en la historia centro de Dubrovnik
  • strato en Sarajevo
  • placo (Trg J.J. Strossmayera) kaj promenejo surmonteta (Strossmayerovo šetalište) en Zagrebo
  • placo (Strossmayerovo náměstí) en Prago-Holešovice (1925)
  • strato (Strossmayerova ulica; germane: Lange Gasse) en Osijek, la plej longa strato en la supera urbo

Literaturo redakti

  • Wolfgang Benz: Handbuch des Antisemitismus: Judenfeindschaft in Geschichte und Gegenwart, Band 2. Personen L–Z, De Gruyter Saur, Berlin/New York, 2009, ISBN 9783598240720, p. 808-809
  • Martin Zöller (1965): Wollen und Wirken des kroatischen Bischofs Josip Juraj Stroßmeyer (1815–1905). Beiträge über die politischen, kulturellen und kirchlich religiösen Bestrebungen unter dem Gesichtspunkt der nationalen und religiösen Einheit der südslawischen Völker. Berlin, Humboldt-U., Phil. F., Diss. v. 31. März 1965 (Nicht f. d. Aust.). Berlin.
  • Martin Zöller (1968): Änfange der Beziehungen Josip Juraj Strossmeyers zu Russland. In: Wissenschaftliche Zeitschrift der Humboldt-Universität zu Berlin 17 (2), p. 235–242.
  • Klemens Löffler: Joseph Georg Strossmayer. En: The Catholic Encyclopedia. Vol. 14.: Robert Appleton Company, New York 1912.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Josip Juraj Strossmayer en la germana Vikipedio.