Petrovaradin
Petrovaradin (serbe Петроварадин, hungare Pétervárad, germane Peterwardein) estas urbo, samtempe urboparto de Novi Sad kaj municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. La nomo devenas de banuso "Petúr" (Petro), murdinta reĝinon Gertruda, tial li mortis en 1213. Várad hungare: fortikaĵo. Ankoraŭ 1 urbo kaj 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Petrovaradin | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21131 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 15′ N, 19° 52′ O (mapo)45.2519.866666666667Koordinatoj: 45° 15′ N, 19° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 85 m [+] | ||
Areo | 27,2 km² (2 720 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Petrovaradin [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 13 900[kiam?]
- Poŝtkodo: 21131-21133
- Telefonprefikso: +381 21
Situo
redaktiLa urbo situas en ambaŭ bordoj de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Novi Sad. La urbo kontaktiĝas kun la lasta.
Historio
redaktiPli frue la romianoj havis urbeton nomata Cusum, poste Acumincum. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. En 1237 oni trovis la nomon Peturwarod inter la dokumentoj. Iam la fortikaĵo apartenanta al abatoj konstruiĝis, kiun familio Garai akiris en 1439. En 1463 okazis alianco inter hungara reĝo Matiaso kaj Venecio kontraŭ la turkoj, tamen la turkoj okupis la urbon kaj la fortikaĵon en 1526. La Habsburgoj venkis la turkojn en 1716, poste tuj konstruiĝis kapelo kaj iĝis kermeso. Tiutempe la fortikaĵo ricevis la kromnomon "Ĝibraltaro de Danubo". En 1849 la hungaroj longe tenis sin en la fortikaĵo. En 1910 la urbeto havis 5727 da loĝantoj (3266 kroatoj, 894 germanoj, 730 serboj, 521 hungaroj, 159 slovakoj). Ĝi apartenis al Szerém ĝis 1920.
En 2002 la urbeto havis 13 974 da loĝantoj (9708 serboj, 1364 kroatoj, 779 jugoslavianoj, 396 hungaroj, 228 montenegranoj, 141 rutenoj).
Famuloj
redakti- En 1739 naskiĝis Ádám Ignác Prandt, hungara kuracisto
- En 1801 naskiĝis banuso kaj militestro Josip Jelačić.
Vidindaĵoj
redakti- fortikaĵo
- pilgrimloko nomata Tekia je 3 km-oj