Stratovarius

(Alidirektita el Stradivarius)

Stratovarius estas potenca metalroka grupo el Finnlando, fondita en Helsinko dum 1984, danke al frapinstrumentisto kaj kantisto Tuomo Lassila, al gitaristo Staffan Stråhlman kaj al basisto John Vihervä.

Stratovarius
Stratovarius vive al Tavastia club en Helsinko. Ekde maldekstre Timo T., Timo K., Jens, Jorg
Stratovarius vive al Tavastia club en Helsinko. Ekde maldekstre Timo T., Timo K., Jens, Jorg
Bazaj informoj
Deveno Finnlando Helsinko, Finnlando
Ĝenroj Potenca metalroko[1]
Melodia metalroko[1]
Aktivaj jaroj 1984 - nuntempo
Parencaj
temoj
Ekologio
Retejo stratovarius.com
vdr

La nomo devenas el fondiĝo de la vortoj Stratocaster kaj Stradivarius.

Historio redakti

La komenco (1984-1989) redakti

Stratovarius naskiĝis en 1984 en Helsinko, en Finnlando, komence kiel Black Water. La grupo estis formita de frapinstrumentisto kaj kantisto Tuomo Lassila, de gitaristo Staffan Stråhlman kaj de basgitaristo John Vihervä. La muziko malsamas ol aktuala Stratovarius. La muzikgrupo estis pli melodia kaj klasika, stile de Black Sabbath, ĉefe de Ozzy Ousborne.

En la malkomenco de 1984 John Vihervä forlasis la grupon kaj la nova basgitaristo estis Jyrki Lentonen, eksanaro kune kun Timo Tolkki de muzikgrupo nomigita Road Block. Post kelkaj festivaletoj, ankaŭ Stråhlman en 1985 forlasis la grupon. Timo Tolkki anstataŭis la rolon de Staffan. Lia eniro en la muzikgrupo permesis al Tuomo koncentriĝi sole pri la frapinstrumento.

En 1987 la muzikgrupo publikigis la unuan demon, enhavanta la trakojn Future Shock, Fright Night kaj Night Screamer kaj samjare Antti Ikonen eniris en la grupo kiel klavarinstrumentisto. En 1988 publikigis ĝian unuan unuopaĵon, nomigata Future Shock/Witch Hunt, per kiu la muzikgrupo montris la kapablecojn kaj komencis la muzikan kareron.

2008: Reunuiĝo redakti

En junio la grupo reunuiĝis sen Timo Tolkki[2].

Dume, Timo Tolkki, per la forumo de lia nova muzikgrupo, Revolution Renaissance, pensis pri muzikalbumo kun Stratovarius en 2009 kune kun aliaj eksanoj Tuomo Lassila (frapinstrumentisto) kaj Antti Ikonen (klavarinstrumentisto)[2].

Poste, la 22-an de aŭgusto 2008, en la oficiala retejo de Stratovarius aperis novaĵo, laŭ kiu la anoj de la grupo elektis la novan gitariston, kiu anstataŭigos la eksanon Tolkki: estas la 25-jara Matias Kupiainen[3], kun kiu registris novan albumon une nomata King of Nothing, sed post alinomita en Polaris, kiu estis publikigita la 15-an de majo 2009.

Anaro redakti

Eksanoj redakti

Diskaro kaj filmetaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diskaro de Stratovarius.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti