Stratono de Lampsako

Stratono de Lampsako estis greka filozofo, fizikisto, mentoro de Ptolomeo la 2-a el Aleksandrio, kaj la 3-a direktoro kaj sukcedinto de Teofrasto[1] en la Akademio de Ateno. Li dediĉis sin precipe al la studo pri naturscienco, kaj pliigis la naturalismajn elementojn al la penso de Aristotelo ĝis tia mezuro, ke li neis la bezonon de aktiva dio por konstrui la universon, preferante meti la registaron de la universo en la senkonscian forton de la naturo sole.

Straton Lampsacenus
Στράτων ο Λαμψακηνός
(335 a. K. - 269 a. K.)
Aristotelo, Teofrasto kaj Stratono, parto de fresko en la Nacia Universitato de Ateno.
Persona informo
Στράτων ὁ Λαμψακηνός
Naskiĝo 335 a. K.
en Lampsacus, nuna Lapseki, Turkio
Morto 269 a. K.
en Ateno, Grekio
Religio ateismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo
pedagogo
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Naturfilozofio kaj fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Origine de la urbo Lampsako, situanta sur la suda bordo de la Dardanela Markolo, Stratono studis en Ateno, kie li estis lernanto de Teofrasto. Ĉirkaŭ 300 a.K li estis vokita al Aleksandrio, en Egiptujo, kiel tutoro de la estonta Ptolemeo la 2-a Filadelfo, pozicio kiun li tenis ĝis 294 a.K.

 
Stratono de Lampsako pentrita en la Nuremberga Kroniko.

Li ankaŭ estis vokita por konsoli la edzinon de Ptolemeo la 2-a, Arsinoe, pro la funebro kiun ŝi suferis. En Aleksandrio li renkontis Aristarkon de Samoso, kiu iĝis lia lernanto. Post la morto de Teofrasto, ĉirkaŭ 288 a.K. li revenis al Ateno por sukcedi lin kiel direktoro de la Liceo. Li direktis la lernejon ĝis sia morto, kiu okazis ĉirkaŭ 269 a.K.

Diogeno Laerzio lasis al ni la titolojn de ĉirkaŭ kvindek verkoj, el kiuj ni havas malabundajn fragmentojn kaj atestojn. Pro lia intereso pri naturaj fenomenoj Stratono estis nomita "La Fizikisto".

Teorioj de Stratono pri la malpleno

redakti

Inter la temoj pri kiuj Stratono malkonsentis el sia gvidanto estis tiu de la malpleno, kies ekziston Aristotelo neis. La teorioj de Stratono pri la vakuo estis gravaj por la naskiĝanta scienco de la pneŭmatiko, al kiu li supozeble faris gravajn kontribuojn. Hermann Diels prezentis la hipotezon ke la teoria enkonduko de la Pneŭmatiko fare de Herono de Aleksandrio utiligas Stratono kiel esencan fonton.

Falo de pezaj korpoj

redakti

Alia temo pristudita de Stratono tre interesa por la historio de la scienco (pri kiu ni estas informitaj de la filozofo Simplicio) estas la akcelo de falantaj korpoj. Stratono deduktis la akcelon de korpoj, kun sprita argumento, ekde la formo de akvofadeno en libera falo. Fakte, ĉar la fluo estas konstanta tra ĉiuj horizontalaj sekcioj de la drato, laŭmezure kiel la drato mallarĝiĝas malsupren (kio estas facile observebla) tio devas egalvalori al pliiĝo en rapideco.

Parenceco inter homoj kaj bestoj

redakti

Evoluigante ideojn jam antaŭviditajn de Teofrasto, Stratono deklaris ke ĉiu vivanta estaĵo dotita per percepto kaj sentemo, tio estas, ĉiu besto, ankaŭ estas ekipita per menso, tiel rekonante komunecon inter homoj kaj bestoj. Ĉi tiu tezo estos reprenita, kun eksplicita referenco al Stratono, fare de Plutarko en "De sollertia animalium" ("Pri la lerteco de la bestoj") kaj de Porfirio en "De abstinentia" ("Pri la abstinado") en subteno de la intelektaj kapabloj de la bestoj.

Verkaro

redakti
  • Polybius Historiae ("Historio de Polibio")
  • Eusebius Praeparatio Evangelica ("Evangelia preparado de Eŭzebio")
  • Platonis Phaedonem (Fedono de Platono)
  • Regii libri tres, ("Pri la reĝeco", tri libroj)
  • Iustitiae libri tres, ("Pri la justico", tri libroj)
  • De Bonus, duo libri, ("Pri la bono", du libroj)
  • De deorum natura libri tres, ("Pri la dia naturo", tri libroj)
  • Pneumatica el Herono de Aleksandrio
  • De fide, Epiphanius ("Pri la fido", verko de Epifanio")
  • Lactantius De ira Dei ("Pri la kolero de Dio", verko de Laktancio)[2]
  • Plinius Maior, Naturalis historia ("Natura historio", verko de Plinio la Maljuna)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti