Strehovci
Strehovci, hungare Őrszentvid estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Dobrovnik. La hungara historia nomo estisSztrelec. La slava vorto strejali signifas pafi, tiutempe sagi. Laŭ la nomo la loĝantoj estis sagistoj, kiuj defendis la landolimon.
- Areo: 7 km²
- Alto super marnivelo: 176 m
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 9223
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Strehovci | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 223 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 40′ N, 16° 19′ O (mapo)46.66027816.319444Koordinatoj: 46° 40′ N, 16° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 175,9 m [+] | ||
Areo | 6,96 km² ( 696 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Strehovci [+] | |||
Situo redakti
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1379 en formo Streleclaca. Dum la 16-a jarcento la turkoj detruis la vilaĝon, poste refondiĝis, sed iomete for. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Vidindaĵo redakti
- katolika kapelo omaĝe al Sankta Vid
- lago