Striĉava, ukraine Стричава, hungare Eszterág [esterAg] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio
Domo de vilaĝmuzeo en Striĉava

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Striĉava situas proksime de la slovaka landlimo. Zabridj (kun stacidomo) troviĝas je 4, Velikij Bereznij je 8, Uĵhorodo je 50 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602 en formo "Szticsava". En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Eszterág. En 1910 vivis tie 404 loĝantoj, (393 rutenoj, 10 germanoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Striĉava/Eszterág. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti

  • vilaĝmuzeo