Malfermi la ĉefan menuon
Ruinoj de Trojo, kun la Monto Ido kaj la rivero Skamandro, laŭ gravuraĵo en Das Karlsruher Unterhaltungsblatt (1835). En tiu loko naskiĝis kaj loĝis Strimo, filino de la troada rivero.

Laŭ la helena mitologio, Strimo (el la greka Στρυμώ, «aspra»[1]) estis akvonimfo, filino de la riverdio Skamandro[2], kiu fluadas tra la ebenaĵo sur Monto Ido. Oni ankaŭ nomas ŝin RoeoRojo[3], el Ροιω, greka vorto signifanta «fluanta».

Kiel ĉiuj najadoj, Strimo estis ligita al fonto aŭ puto, ĉi foje al iu troviĝanta proksime al Trojo, en Troado. Laomedono, reĝo de tiu ĉi urbo, edziĝis al ŝi, kaj kune havis multnombran idaron[4]: Lampo, Klitio, Hicetaono, Timeto, Titono kaj Podarko, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Priamo kaj sukcedis sian patron en la trono de Trojo. Ili havis ankaŭ filinojn, inter kiuj elstaris Hesiono, Astioĥo, Etilo, Klitodoro, Kilo kaj Prokleo.

Tamen, la diversaj fontoj mencias aliajn virinojn kiel edzinoj de Laomedono, kiaj Placio, Reo, Leŭkipo, ToosoZeŭksipo. Do, ne troviĝas unuanimeco pri kiu estis la reĝino de Trojo kaj patrino de Priamo. Tamen, la tri lastaj aperas en la mitaj genealogioj ankaŭ kiel parulinoj de Skamandro, do iu el ili povis esti la patrino de Strimo, krom Ideo, la plej menciita en la diversaj rakontoj[5]. Fratinoj ŝiaj estis pliaj najadoj, nomiĝintaj Kaliroo[6], Glaŭkio[7] kaj la Troadaj nimfoj[8]. Ŝi havis ankaŭ fraton, la fama Teŭkro[9].

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.146.
  3. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 18.
  4. Heziodo. Teogonio, 345.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.1-3.
  6. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.141.
  7. Plutarko. Quaestiones grecae, 41.
  8. Kinto el Smirno, 11.245 kaj 14.17.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.75.1.