Hesiono - (helene Ἡσιόνη, latine Hesione) estas en la helena mitologio nomo de kelkaj mitologiaj figuroj:

1. Oceanidino, filino de la titano Oceano kaj lia edzino Tetiso. Oceanidino estas mitologia diino de ekstera maro, edzino de Prometeo,

2. edzino de Naŭplio kaj patrino de Palamedo,

3. filino de antaŭlasta troja reĝo Laomedono kaj lia edzino Leŭkipo. Pli malfrue estis Hesiono edzino de salamina reĝo Telamono.

Ŝia patro Laomedono estis perfidema viro. Li promesis rekompencon al dio Apolono kaj al dio de maroj Pozidono por tio, ke ili helpis al li laŭ Zeŭsa ordono konstrui muregoj en Trojo. Kiam ili estis pretaj, la rekompencon li forneis al ili kaj terure minacis, se ili la rekompencon postulos. La dioj sendis kontraŭ la urbo punojn. Pozidono sendis la maran monstron kiu voris homojn kaj Apolono punis la landon per pesto. La urbo povis elaĉeti sin nur per ofero, ke la reĝo viktimigos al la monstro sian filinon Hesionon.

Laomedono forĝigis la filinon al la roko super maro. Sed en tiu tempo venis en la urbon heroo Heraklo revenanta de Amazonoj, kie li plenumis la naŭan taskon en servo de mikena reĝo Eŭristeo. Li volis savi la reĝan filinon, sed por tio de ŝia patro petis rarajn ĉevalojn, donacitaj al la reĝa avo Tros de la plej alta dio Zeŭso. Laomedono tion sen pripensado promesis.

Heraklo tuj iris batali kontraŭ la monstro. Li atendis malantaŭ la roko sur la bordo kaj kiam la monstro emerĝis, Heraklo en kruela batalo trapikis ĝin per sia glavo. Sed laŭ aliaj versioj onidire Trojanoj konstruis muron, por ke Heraklo estu protektata kontraŭ la monstro kiam ĝi emerĝos el la maro. Kiam la monstro poste venis al la muro kaj malfermis minace muzelon, Heraklo plene armita saltis en ĝian gorĝon. En la ventro li estis dum tri tagoj, sed poste eliris venkinte, malgraŭ li pro tio perdis eĉ la lastan haron.

Kiam la monstro estis mortigita kaj la reĝa filino denove libera, la reĝo ree sian promeson ne plenumis kaj eĉ kun minacoj fuĝigis Heraklon el la urbo. Aŭ oni diras, ke la reĝo al Heraklo ĉevalojn donis, sed tenis ilin en depono ĝis Heraklo revenos el ekspedicio kun Argonaŭtoj por la ora ŝafofelo. Oni ankaŭ diradis, ke Laomedono anstataŭigis ĉevalojn de Zeŭso per ĉevaloj ordinaraj, mortidevaj. Do, se ĝi estis kiel ajn, Heraklo perdis sian paciencon, koleriĝis kaj komencis kolekti batalantojn. Estis inter ili Iolao, Telamono, Peleo, Oiklo kaj Deimaĥo de Beotio. Ili ekspedis ses aŭ eĉ dek ok ŝipojn kaj navigis al Trojo. Heraklo tuj gvidis siajn batalantojn ataki, tra okcidenta pordego penetris en urbon kaj ruinigis ĝin. La reĝo estis mortigita. Heraklo edzinigis la princinon al sia amiko Telamono, kiu venigis ŝin al sia reĝolando sur insulo Salamino. Pli poste ili havis filon Teŭkron, kiu ĉeestis militon kontraŭ Trojo. Hesiono elaĉetis el kaptiteco sian fraton Podarkon, donis por li la oran vualon el sia kapo. Li poste prenis nomon Priamo, tio estas "elaĉetita". Pli poste li fariĝis la lasta reĝo de la fiera urbo Trojo. Li regis tie ĝis kiam post longa milito Trojon konkeris Aĥajoj kaj ebenigis ĝin kun la tero.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hésioné en la ĉeĥa Vikipedio.