Somalio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Somalio en la Olimpikoj unuafoje en 1972, tiam en 1984 kaj 1988 kaj kontinue ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En 1976 ĝi aliĝis al la bojkoto de mulaj afrikaj teamoj, plifortigante sian proteston kontraŭ la apartismo en Sud-Afriko, en 1980 aliĝis al la usone iniciatita bojkoto pro la invado de la ruĝa armeo de Sovetunio en Afganion fine de 1979, kaj en 1992 la lando skuiĝis pro forta malsato. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis Somaliaj partoprenantoj.

La olimpika flago
Mo Farah kun siaj du ormedaloj de la somera Olimpiko 2016 por Britio

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. Pro la daŭranta Somalia Enlanda Milito, kiu jam ardas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, atletoj havis malfacilaĵojn trejni en Somalio kaj multaj foriris por reprezenti aliajn naciojn. Aldone estas pluraj sportistoj naskiĝintaj en Somalio, kiuj kiel rifuĝintoj en infana aĝo venis al eŭropaj landoj, tie estis en lernejoj kaj sportaj kluboj kaj iĝis elstaraj sportistoj, aparte pri longdistanca kurado: ekzemploj estas Mo Farah, kontraŭbandita al Londono en aĝo de 9 jaroj por infana laboro, kiu gajnis kvar orajn olimpikajn medalojn reprezentante Brition, Bashir Abdi, ekde la 10-a vivjaro en Belgio, kiu akiris bronzan medalon en maratono en la somera Olimpiko 2020, aŭ Abdi Nageeye, ekde la 6-a vivjaro en Nederlando, kvankam ekde la 10-a vivjaro la vojo iĝis pli komplika ĝis nederlanda familio adoptis la knabon, kiu akiris arĝentan medalon en la sama maratono en la somera Olimpiko 2020.

Kunordigas la teamon la Somalia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti