Sugestopedio[1] [2](miksvorto el "sugesto" kaj "pedagogio") estas instrumetodo uzata por lerni fremdajn lingvojn kiun evoluigis Georgi Lozanov, bulgara neŭrosciencisto, psikoterapeisto kaj instruisto[3] en la 1960-aj jaroj, difinante ĝin kiel la sciencon por liberigi kaŝitajn homajn lertojn. Ĝi estas uzata en malsamaj kampoj, sed plejparte en la kampo de lernado de fremdaj lingvoj. La metodo uzas pozitivajn sugestojn por la lernado kies ĉefa celo estas aktivigi la neeluzitajn rezervojn de la lernantoj de la cerbo/psiko[4] pere de sugestoj, muziko kaj relaksado[5]. Lozanov asertis ke per uzado de tiu metodo studentoj povas lerni lingvon ĉirkaŭ tri aŭ kvin fojojn pli rapide kiel per konvenciaj instrumetodoj. La psikoterapia efiko de sugestopedio montriĝis jam dum la tutunuaj sugestopediaj kursoj de fremdaj lingvoj.

Historio redakti

D-ro Lozanov ellaboris la metodon dum 15 jaroj antaŭ ol publikigi ĝin. La 6-an de oktobro 1966 estis fondita la unua Esplorcentro pri Sugestologio (1966-85, Sofio). .

En 1978, Lozanov prezentis la metodon al komisiono ĉe Unesko en Parizo[6].  Du jarojn poste en 1980, Unesko eldonis finan raporton kun diversaj miksitaj vidpunktoj pri la teorio.

En 1979, Lozanov estis metita sub hejmareston en Bulgario dum 10 jaroj (ĝis la ŝanĝoj en 1989). Dum tiu ĉi periodo, liaj prelegoj en la universitato kaj en televido estis ĉesigitaj, li estis malpermesita vojaĝi, korespondi, publikigi, paroli telefone eksterlande ktp. Li nur rajtas moviĝi inter hejmo kaj instituto. Dum ĉi tiu tempo, imitantoj el eksterlando proponas al la mondo siajn versiojn de sugestopedio, kiuj havas nenion komunan kun la vera sugestopedio (irante de "Superlearning" (superlernado) al "akcelita lernado" (SALTT) ĝis "psikopedio").

Unesko redakti

La laborgrupo de Unesko (19 fakuloj el Kanado, Usono, Francio, Hungario, Pollando, GDR kaj Rumanio kaj 6 el Bulgario) kunvenis en Sofio kaj surloke pristudis inter la 11-a kaj la 16-a de decembro 1978 sugestopedion/sugestiologion. Resumo de la protokolo kun ĝiaj rekomendoj estis publikigita ne en Bulgario, sed en Usono[7].

La fina raporto de Unesko estis ellaborita kaj publikigita en la franca du jarojn poste en decembro 1980[8].  

Celo kaj teorio redakti

Lozanov deklaras en sia retejo ke "sugestopedio estas sistemo de liberigo", liberigo de "negativaj konceptoj koncerne la malfacilaĵojn de la lernado" kiuj estus kondiĉigitaj en la kurso de socia vivo[9].

Metodo redakti

Laŭ subtenantoj de ĉi tiu metodo, sugestiopedio respektas ĉiujn lernspecojn - aŭdajn, vidajn kaj kinestezajn, kaj la scio akirita per tiu ĉi metodo laŭdire estas konservita en la memoro pli konstante ol kun aliaj instrumetodoj. Specialaj muzikaj komponaĵoj estas uzataj dum instruado , kiuj laŭdire stimulas la maldekstrajn kaj dekstrajn cerbajn hemisferojn. Tiu ĉi metodo estis aprobita de internacia ekspertgrupo ĉe Unesko jam en decembro 1978[6]. Eksperimentaj esploroj[10], se bone organizitaj, pruvis ke psikologiaj faktoroj kiaj motivigo, emocia stimulado povas ŝanĝi statojn de konscio (sugestado) kaj koncentriĝo sub iuj kondiĉoj, plibonigante ne sole la memoron sed ankaŭ la atenton kaj kreivon, subtenata pro la kunordigo kun muzika fono kiu helpas atingi malstreĉitan sintenon. Ĉi tiu melodio malstreĉas angoron kaj pliigas la potencon de koncentriĝo sur la enhavo. La metodo stimulas la kreivon kaj motivigan de lernantoj, kiuj estas antaŭkondiĉoj por stimuli memlernadon[6]. La gvivda faktoro estas la psikologia organizado de la lernprocezo. La metodo kaj ĝiaj rezultoj ĉe plenkreskuloj ankaŭ estas detale priskribitaj de G. Lozanov en 'Sugestologio kaj sugestopedio - teorio kaj praktiko' [6].

D-ro Lozanov kreis la Internacian Asocio de Trejnistoj de Lozanov (LITA), kiu diskonigos lian laboron. Li edukis trejnistoj en la metodo en diversaj landoj tra la mondo kiuj respondecu pri la disvastigo de la metodo. En Norvegio ekzemple ekestis pilotstudo ĉe Vestfold University College: "Metodeutvikling i språkopplæring med vekt på suggestopedi" (Metoda evoluo en lingvoinstruado kun emfazo sur sugestiopedio). Østfold University College nun transprenis la kurson.

Sugestopedia kurso de Esperanto redakti

En 1995 la lingvoinstituto Narwal (Narwal Language Institute) el Nederlando, kun multe da spertoj en lingvaj kursoj por la registaro, universitatoj kaj entreprenoj, gvidata de Sylvain Lelarge, organizis sugestopediajn kursojn en la angla, franca, hispana, nederlanda, germana kaj rusa, ankaŭ tion ofertis je peto en la japana, sveda, estona, rekomendis ankaŭ la lingvon Esperanto kiel unua sugestopedia lingvokurso, ĉar esploroj montris ke la lernado de Esperanto kaj la asimilado de tre logika strukturo de tiu lingvo grave faciligas kaj akcelas la procezon de la lernado de aliaj lingvoj[11]. Ankaŭ en Hungario okazis kursoj de Esperanto laŭ tiu metodo, sed montriĝis ke la metodo ne tiom bone taŭgas en internacia grupo, sed pli bone kun samlingvanoj[12]. Laŭ Marin Bacev, kiu sekvis fremdlingvan kurson ĉe D- ro Lozanov, estis la intenco de d-ro Lozanov mem prepari kurson de Esperanto laŭ lia metodo[13].

Kritiko redakti

La Unesko-raporto inkludis ankaŭ diversajn kritikojn de la teorio, interalie ke en la kampo de la baza edukado la nombro de eksperimentoj estas tre limigita kaj la mezurado de la testrezultoj je la komenco kaj fino de kurso ne sufiĉas. Por sugestopediaj kursoj al plenkreskuloj indas pli grandskalaj eksperimentoj daŭrantaj super pli longa periodo[8].

La imponaj rezultoj de Lozanov en empiriaj mallongperspektivaj eksperimentoj (lerni 300, 500 kaj 1000 vortoj en pluraj horoj), kiuj establis la reputacion de lia sugestiologio kaj sugestopedio kaj supozeble kaŭzis la subtenon de Unesko, ne povis esti reproduktitaj fare de iliaj kritikistoj.

Alia kritiko estas prezentita de Baur, kiu asertas, ke en sugestopedio studentoj ricevas nur kontribuon per aŭskultado, legado kaj muzik-emocia subteno, dum aliaj gravaj faktoroj de lingvoakirado estas neglektitaj[14].

En kritikaj publikaĵoj pri sugestopedio en sciencaj revuoj kun proceduroj de kolega reviziado (angle: peer reviews), la pseŭdo-scienca naturo estas do emfazita kiel la ĉefa punkto de kritiko.

Aŭtentika sugestopedio estis efektivigita malsukcese en kelkaj lokoj pro:

  • malpreciza traduko de la verkoj de D-ro Lozanov;
  • misinterpretado de la metodaro;
  • kreado de malsamaj metodoj kiuj havas nenion komunan kun la ideoj de d-ro Lozanov[15].

Male al Usono, edukistoj en Kanado provis aliĝi al la sugestopedio de d-ro Lozanov tiom kiom la normoj de la kanada eduksistemo kaj politiko permesis. Kanado efektivigis ĝin en la 1970-aj jaroj en dulingva programo por trejnado de ŝtatoficistoj; sub la gvido de Gabriel Racle, kiu poste instruis la metodojn al instruistoj en Japanio, Belgio, Francio kaj Finnlando.

Ankaŭ en Eŭropo kaj Azio, la plimulto de landoj sekvis la aŭtentan sugestopedian metodon, kaj nur en kelkaj landoj estis provoj modifi ĝin. La landoj en kiuj ĝi estis aplikata kaj konfirmita estis: Sovetunio, GDR, Hungario, Britio (Kimrio), Francio, Aŭstrio, sekvata de Japanio en la 1980-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Noto: La teorio kiun Lozanov evoluigis surbaze de ĝi estas nomita sugestologio, la scienco de akcelita harmonia evoluigo de la homo kaj ties talentoj.
  2. Iom similaj metodoj sub aliaj nomoj poste ekestis en Usono kaj Germanio: Superlearning, SALT kaj Psychopädie (psikopedio)
  3. H. Lukesch, Lernen ohne Anstrengung? Der Sirenengesang der geheimen Verführer. Zeitschrift für Pädagogische Psychologie (germana revuo de edukpsikologio), n-ro 14, 2000, paĝoj 59-62.
  4. (en) What is Suggestopedia?, LITTA
  5. (en) Felix, Uschi (1989). An Investigation of the Effects of Music, Relaxation and Suggestion in Second Language Acquisition in Schools (PhD thesis). Flinders University, Adelaide. pp. Chapter 2.7.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 (en) G. Lozanov, Suggestology and suggestopedia - Theory and practice, Working Document for Expert Working Group - presented by the Bulgarian National Comission for UNESCO and the Bulgarian Ministry of People Education, ED.78/WS/119, 1978
  7. (en) Journal of Suggestive Accelerative Learning and Teaching, Volume 3, Number 3, Fall 1978
  8. 8,0 8,1 Fina raporto. Faka Laborgrupo pri Sugestologia kaj Sugestopedio. Unesko. Sofia. 1980. ED/SCM/MMT, ED.80/WS/160
  9. (en) Georgi Lozanov, Sugestologio kaj Sugestopedio. Arkivita de la originalo Arkivigite je 2001-05-08 per Archive.today, la 8-an de majo 2001, ĉe Wayback maŝino, la 30-an de aprilo 2006.
  10. Al la eksperimentoj partoprenis 75 personoj, ankaŭ pedagogoj, filologoj, psikologoj kaj profesoroj de universitatoj kaj esplorinstitutoj en tre diversaj landoj.
  11. (germana) Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Pädagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 311-331, Paderborn 1993
  12. (eo) Georgi Dimov, Sugestopedia kurso de Esperanto, Bulgara Esperantisto, n-ro 4, aprilo 1984, p. 13 (PDF)
  13. (eo) Ĉe la sojlo de la nova lernojaro, Bulgara Esperanisto, n-ro 10, oktobro 1984, p. 2 (PDF)
  14. (de) Die Psychopädische Variante der Suggestopädie (Psychopädie). En: Bauer, H.L. (Ed.), Unterrichtspraxis und theoretische Fundierung in Deutsch als Fremdsprache, 1984, paĝoj 291-326, München: Goethe-Institut.
  15. (bulgara) Sugestologio en instruado de fremdaj lingvoj - lingvo didaktika analizo, recenzo de la doktora disertacio de Anna Hristova Evstatieva, Sofia Universitato, 2012

Bibliografio redakti

  • G. Lozanov, E. Gateva, "Sugestopedia praktika gvidilo por instruistoj de fremdaj lingvoj", Esplorinstituto pri Sugestologia, Sofio, 1981, eldonita ankaŭ en la itala (1983), la sveda (1984) kaj la angla (1988).
  • (angla) E. Gateva, Procedings of International Conference on Suggestopedia, 1990, Tierp, Svedio: Stiftelsen Pedagogisk Utveckling
  • (angla) Sylvain Lelarge, Suggestopedia, the most natural way of learning, trejnvideaĵo.
  • (bulgara) Sugestologio en instruado de fremdaj lingvoj - lingvo didaktika analizo, recenzo de la doktora disertacio de Anna Hristova Evstatieva, Sofia Universitato, 2012
  • (germana) Werner Krag, Zur Wirkung der suggestopädischen Lehrmethode: Allgemeine theoretische Begründung und empirische Überprüfung, Lang, Frankfurt am Main, Bern, New York, Paris, 1989
  • (angla) Georgi Lozanov, Suggestopaedia, Gordon & Breach Science Publishers, Philadelphia, Tokio, Parizo, 1971
  • (angla) Georgi Lozanov, Suggestopaedia – Desuggestive Teaching Communicative Method on the Level of the Hidden Reserves of the Human Mind
  • (germanap H. Lukesch: Lernen ohne Anstrengung? Der Sirenengesang der geheimen Verführer, En: Zeitschrift für Pädagogische Psychologie. 14 (2/3), 2000, p. 59–62
  • (germana) Josef Meier, Mehr Freude und Erfolg beim Englischlernen mit innovativen Lern- und Mentaltechniken, IBS, München 1999

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti