Sulketfolia viburno
La sulketfolia viburno (Viburnum rhytidophyllum) estas specio de viburno, indiĝena en Ĉinujo. La planto estas ĉiamverda arbedo aŭ arbeto. La folioj estas kontraŭstarantaj, sulketaj, subflanke lanugaj.
Sulketfolia viburno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro kaj infloresko
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Viburnum rhytidophyllum Hemsl. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiTiu palearktisa planto nature vegetas en arbaroj kaj arbedaroj je altitudoj inter 700 kaj 2400 metroj en la ĉinaj provincoj de Gŭiĝoŭo, okcidenta Hubejo, suda Ŝenŝio kaj Siĉuano.
Kultivado kaj uzado
redaktiEn parkoj kaj ĝardenoj ĝi estas komune kultivita kiel ornama planto por sia ĉiamverda foliaro kaj ombregotoleremo.