Sulkobeka kormorano

La Sulkobeka kormoranoEta nigra kormorano (Phalacrocorax sulcirostris) estas birdospecio membro de la familio de kormoranoj nome marbirdoj de la familio Falakrokorakedoj. Ĝi estas komuna en malgrandaj riveroj kaj lagoj tra plej areoj de Aŭstralio kaj norda Novzelando, kie ĝi estas konata kiel Eta nigra tufkormorano. Ĝi estas ĉirkaŭ 60 centimetrojn longa, kaj estas tutnigra kun bluecverdecaj okulirisoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulkobeka kormorano

Sulkobeka kormorano
Sulkobeka kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. sulcirostris
Phalacrocorax sulcirostris
(Brandt, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Sulkobeka kormorano estis origine priskribita de Johann Friedrich von Brandt en 1837. Ties specifa epiteto devenas el la latinaj vortoj sulcus "sulko, fendo", kaj rostrum "beko". La komuna nomo en Novzelando estas Eta nigra tufkormorano.[1]

Aspekto redakti

La Sulkobeka kormorano estas malgranda kormorano kiu estas 60–65 cm longa kun tutnigra plumaro. La dorso havas verdecan nuancon.[2] En la reprodukta sezono, aperas blankaj plumoj neregule ĉe la kapo kaj la kolo, kun blankeca superokulo evidenta. La plumaro estas pli svage bruneca poste.[3] Maskloj kaj inoj havas identajn plumarojn, do ne estas seksa duformismo. La longa svelta beko estas griza,[1] kaj kruroj kaj piedoj nigraj. La iriso de plenkreskulo estas verdeca kaj tiu de la junulo bruna. Nematuruloj havas brunecnigran plumaron.[3]

Distribuado kaj habitato redakti

La Sulkobeka kormorano havas teritoriojn el Malajzia Duoninsulo tra Indonezio (sed eksklude Sumatron) kaj Novgvineo (inklude la insulojn D'Entrecasteaux) kaj tra Aŭstralio.[4] Ĝi troviĝas en la Norda Insulo de Novzelando.[1] Ĝi estas specio ĉefe de nesalakvaj areoj, kiu troviĝantas en akvejoj interne kaj foje en ŝirmaj marbordaj areoj. Ĝi troviĝantas preskaŭ ĉiam en aŭ ĉe akvo.[2]

Manĝo redakti

La Sulkobeka kormorano manĝas ĉefe fiŝojn, kaj je pli alta proporcio ol la ofta kunloĝanto la Blanknigra kormorano, kiu manĝas pli da dekapodoj. Kampostudo ĉe du fiŝenhavaj lagoj, nome Lago Cargelligo kaj Lago Brewster, en sudokcidenta Novsudkimrio trovis, ke la enmetita komuna karpo komponas ĉirkaŭ duono de ties manĝokvanto.[5]

Kutimaro redakti

Pli gregema ol aliaj kormoranoj, la Sulkobeka kormorano povas troviĝi en grandaj aroj. Grupoj foje flugas en formo de litero "V".[2]

Reproduktado redakti

Reproduktado okazas unufoje jare en printempo aŭ aŭtuno en suda Aŭstralio, kaj antaŭ aŭ post la musono en tropikaj regionoj. La nesto estas malgranda platformo konstruita el sekaj branĉetoj kaj bastonetoj sur forkoj de arboj kiuj staras super akvo. Nestoj estas ofte situantaj ĉe tiuj de aliaj akvobirdoj kiaj aliaj kormoranoj, ardeoj, ibisoj aŭ plataleoj. La ino demetas 3 al 5 (pli rare 6 aŭ 7) palbluecajn ovalformajn ovojn 48 x 32 mm. La ovoj estas kovrataj per fajna tavolo de kalko, kio havigas senbrilan blankan ŝirman aspekton. Ili iĝas pli kaj plu makulitaj pro fekaĵoj, kiel la propra nesto, dum la daŭro de la reprodukta sezono.[6]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Falla, Robert Alexander. (1972) The New Guide to the Birds of New Zealand. Collins. ISBN 0-00-212022-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 Little Black Cormorant. Australian Museum - Birds in Backyards. Alirita 2a Aŭgusto 2012.
  3. 3,0 3,1 Slater, Peter. (1970) A Field Guide to Australian Birds:Non-passerines. Adelaide: Rigby, p. 207–08. ISBN 0-85179-102-6.
  4. Sibley, Charles Gald; Monroe, Burt Leavelle. (1990) Distribution and Taxonomy of Birds of the World. Yale University Press, p. 300. ISBN 0300049692.
  5. doi 10.1071/WR9790079.
  6. Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 191. ISBN 0-646-42798-9.