Sunda lingvo

(Alidirektita el Sunde)

La Sunda lingvo (en la denaska lingvo Basa Sunda, lit. lingvo de Sunda) estas parolata de ĉ 42 milionoj da parolantoj (15% de la tuta indonezia loĝantaro) en okcidenta parto de la insulo Javo kaj en la provinco Banteno. Ĝi apartenas al la grupo de malajopolineziaj lingvoj, subgrupo de la aŭronezia lingvaro, kaj inkluzivas pluraj dialektojn nomatajn laŭ la regionoj de iliaj parolantoj de kiuj la ĉefaj estas:

  • Bogor
  • Priangano, parolata en la plej granda provinco kun la sama nomo, estas la ĉefa dialekto de la sundana kaj estas instruata de la unua ĝis la naŭa grado. Nuntempe la sundana lingvo uzas la latinan alfabeton, kvankam ekzistis/as diversaj aliaj skriboj por ĝi. Ĝia ISO-kodo estassu. Ekzistas Vikipedio en la sunda lingvo.
Sunda lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malayo-Sumbawan • bornea lingvaro
Parolantoj 32 400 000
Skribo latina alfabeto, alfabeto de sunda lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 su
  ISO 639-3 sun
  Glottolog sund1251
Angla nomo Sundanese
Franca nomo soundanais
vdr

La lingvovarianto cirebona (Cirebon) ne estas sunda, sed java lingvovarianto.

La plej antikva dokumento redaktita en la sundana ĝis nun konata estas la surskriboj (prasasti) "de Astana Gede" aŭ "de Kawali", malkovritaj en la vilaĝo de Kawali, okcidenta Javo. Ili nombras ses kaj estas skribitaj per la malnova sundana alfabeto, nomata "kaganga".  

Bibliografio redakti

Viviane Sukanda-Tessier: Parlons soundanais - Langue et culture sunda - L'Harmattan, 2007 (ISBN 978-2-296-02364-2)

 
Disvastigo de la lingvoj sur la indoeziaj insuloj Javo, Balio kaj Maduro


 
Lingva mapo de okcidenta Javo

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Tradukitaj literaturaĵoj en la sunda lingvo

(en) Sunda lingvo, en; Languages of the World, Ethnologue.