Svídnice (distrikto Chrudim)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svídnice |
Municipo Svídnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Chrudimka, sub valbaraĵa sistemo Křižanovice - Práčov, en montetaro Železné hory, parte en samnoma protektata pejzaĝa regiono, 5 km sude de urbo Slatiňany, 10 km sude de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 439 loĝantoj (2023).
Svídnice | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Svídnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Rivero | Chrudimka | ||
Situo | Svídnice | ||
- alteco | 294 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 58″ N 15° 48′ 37″ O / 49.88278 °N, 15.81028 °O (mapo) | ||
Areo | 3,11 km² (311 ha) | ||
Loĝantaro | 439 (2023) | ||
Denseco | 141,16 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 21 ĝis 538 24 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572331 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Svídnice (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.obecsvidnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slatiňany, Nasavrky, Lukavice kaj Licibořice.
Historio redakti
Vilaĝo redakti
Nomo de la vilaĝo Svídnice devenas de ĉeĥa nomo de ligneca planto svída (kornelo) kaj esprimas, ke la rivero Chrudimka ĉi tie fluas inter korneloj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349. En la jaro 1564 estis Svídnice aligita al la sinjorejo Seč.
Paperfarejo redakti
Fine de la 17-a jarcento konstruigis sinjoro Josef František Schoenfeld sub domaro Práčov fiŝlagon kaj en la jaro 1714 oni estigis sub la fiŝlago paperfarejon. Oni produktis ĉi tie ofican, pakuman kaj poŝtan paperon. Ĉefa krudaĵo por produktado estis ĉifonoj, kiujn elaĉetadis en urboj kaj vilaĝoj "ĉifonistoj". Ĉirkaŭ la duono de 19-a jarcento la paperfarejo ĉesis prosperi kaj pro tio estis ĉe ĝi establita muelejo. En la jaro 1854 la objekto forbrulis kaj post kelkaj jaroj la paperfarejo ĉesis produkti. Post la dua mondmilito la fiŝlago malestiĝis konteste kun konstruo de valbaraĵo Práčov kaj el la muelejo restis nur loĝeja domo n-ro 9.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 460 |
1880 | 485 |
1890 | 485 |
1900 | 487 |
1910 | 468 |
1921 | 472 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 453 |
1950 | 405 |
1961 | 494 |
1970 | 448 |
1980 | 397 |
1991 | 383 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 370 |
2014 | 422 |
2016 | 439 |
2017 | 445 |
2018 | 457 |
2019 | 457 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 463 |
2021 | 421 |
2022 | 444 |
2023 | 439 |
Partoj de municipo redakti
- Svídnice
- Práčov
Vidindaĵoj redakti
Valbaraĵo redakti
La ĉefa vidindaĵo en Práčov estas valbaraĵo kaj akvoelektrejo kun alta kontraŭakvobata turo de akvokonstruaĵo Křižanovice - Práčov.
Preĝejo redakti
En la jaroj 1364 - 1366 fondis senjoro Jaroš Lacembok en Práčov monaĥejon de Sankta Jakobo kun preĝejo. En la jaro 1421 estis la monaĥejo forbruligita fare de husanoj, sed la preĝejo en Práčov estis ankoraŭ fine de la 15-a jarcento renovigita. Ĝi estas ununava kun profunda kvinlatere femita presbiterejo kun sakristio sur suda flanko, antaŭĉambro sur suda flanko de la navo, kun poligona turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita, la fenestroj estas novgotikaj altaj, pintarkaj, sur norda flanko estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko. En la navo estas barela volbo kun sektoroj.
La ĉefaltaro estas datita 1788, ornamita per bildo de Sankta Jakobo el la jaro 1675, la predikejo ornamita per ornamaj reliefoj kaj anĝelaj kapetoj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, en sakristio estas statuo de Karlo la Venkanto, popoldevena baroka krucifikso kaj ligna reliefa aspergujo. Unu sonorilo estas 250 kg peza.
Malgrandaj objektoj redakti
Sonoriltureto redakti
Sonorileto kun oklatera soklo staras sur vilaĝplaco.
Krucifikso redakti
Sabloŝtona krucifikso estas apud la kampanileto.
Krucifikso redakti
Sabloŝtona krucifikso kun reliefo de Sankta Johano Nepomuka estas popola skulptista laboro el la jaro 1759.
Monumento omaĝe de militviktimoj redakti
Vidu la eksteran ligilon.
Pasionaj krucoj redakti
Ĉe vojoj el la vilaĝo estas tri izolitaj pasionaj krucoj.
Memorinda arbo redakti
Ĉe la vilaĝo estas memorinda ordinara piceo (Picea abies) 32 m alta, 150 jarojn aĝa, ĝia cirkonferenco estas 220 centimetrojn. Ĉe sia kresko ĝi kreis kvin trunkojn.
Kalkfornoj redakti
Negrandaj restaĵoj post du kalkfornoj por kalcinado de kalko el kalkŝtono estas en proksima arbareto. Produktita kalko estis uzata ĉefe en paperfarejo kaj por konstruado.