Sverepec
Sverepec, hungare Lejtős [lejtOŝ], germane Schwerebnitz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Sverepec | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Považská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 017 01 | ||
Aŭtokodo | PB | ||
Telefonkodo | ++421-42-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 092 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 218 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°04′40″N 18°24′20″O / 49.07778°N, 18.40556°O (mapo) Koordinatoj: 49°04′40″N 18°24′20″O / 49.07778°N, 18.40556°O (mapo) | ||
Alto | 302 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sverepec [+] | |||
Situo
redaktiSverepec situas apud ĉefvojo kaj aŭtovojo el Bratislavo. Považská Bystrica troviĝas je 5 km-oj.
Historio
redaktiEn la 9-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1321 en formo "Sverepecz". En 1784 loĝis tie 340 vilaĝanoj (55 familioj) en 55 domoj, en 1828 519 vilaĝanoj en 53 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szverepec(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lejtős 451 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Illava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1981-1990 ĝi perdis la municiporangon kaj apartenis al Považská Bystrica. En 2001 vivis en Sverepec 1055 homoj, (1047 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1990
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio