Svjatoslav Ivanoviĉ Vakarĉuk

Svjatoslav Ivanoviĉ VAKARĈUK (ukraine Святослав Іванович Вакарчук, naskiĝis la 14-an de majo 1975 en Mukaĉevo) estas ukraina muzikisto, kantaŭtoro kaj ĉefkantisto de la rokmuzika grupo Okean Elzy (Океан Ельзи), unu el la plej popularaj rok-grupoj en Ukrainio[1]. Li estas konsiderita la voĉo de la ukraina nacio konata interalie pro protestkanto kontraŭ la milito не твоя війна (Ne via milito).

Svjatoslav Ivanoviĉ Vakarĉuk
Persona informo
Naskonomo Святослав Іванович Вакарчук
Naskiĝo 14-an de majo 1975 (1975-05-14) (48-jaraĝa)
en Mukaĉeve
Lingvoj ukrainarusaanglapola
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Faculty of Physics of the Lviv University • Institute of Postgraduate Education and Pre-University Training of the University of Lviv
Familio
Patro Ivan Vakarchuk
Okupo
Okupo kantistokantoverkistokomponistopolitikisto • kantotekstisto • fizikistoekonomikisto • aktivulo
TTT
Retejo https://okeanelzy.com
vdr

Li ankaŭ estas socia aktivisto kaj politika figuro kiu estis prezidanto de la liberala kaj poreŭropa politika partio Голос (Golos, voĉo aŭ voĉdono) de la 12-a de junio 2019 ĝis la 11-a de marto 2020. Li estis ankaŭ Popola Deputito de la Verĥovna Rada de Ukrainio. Kiel bonvola ambasadoro de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj por junularo en Ukrainio, Vakarĉuk partoprenas multajn sociajn kaj kulturajn projektojn.

Li estas honorita artisto de Ukrainio (2005) por signifa persona kontribuo al la sociekonomika, scienca kaj kultura evoluo de Ukrainio, signifaj laboratingoj kaj aktiva publika agado [2].

La 23-an de majo 2014, li alvokis referendumon pri federaciigo kaj la lingva afero[3], sed 5 jarojn poste li forlasis tiun ĉi ideon.

Biografio redakti

Li estas filo de la iama Ministro de Edukado kaj Scienco de Ukrainio, fizikisto kaj politikisto Ivan Vakarĉuk kiu estis ankaŭ unu el la fondintoj de la Popola Movado de Ukrainio[4]. Krom lia denaska lingvo, la ukraina, li ankaŭ flue parolas la rusan, la polan kaj la anglan[5]. Li studis teorian fizikon.

En 2015, li iĝis membro de Yale World Fellow 2015 de Universitato Yale, tutmonda stipendioprogramo kiu celas konstrui reton de novaj mondgvidantoj kaj vastigi internacian interkompreniĝon[6]. En decembro 2016, en la aero de la belorusa kanalo "Belarus 1", li kontraŭbatalis la kreadon de nigraj listoj de artistoj kiuj estas malpermesitaj eniri Ukrainion[7].

Li vizitis la Stanford’s Center on Democracy, Development and the Rule of Law (CDDRL) por ĉeesti kursojn kaj studi kun kelkaj el la ĉefaj intelektuloj kaj akademiuloj ĉe CDDRL[8].

Verkaro redakti

La grupo Okean Elzy, dank' al kies verko S. Vakarĉuk famiĝis (li estas la aŭtoro de la plej multaj tekstoj kaj muziko, la kantisto, la gvidanto de la grupo), estis kreita en 1994. Post diplomiĝo de la universitato, Vakarĉuk povis daŭrigi siajn studojn eksterlande, sed ankoraŭ elektis la karieron de muzikisto. La grupo sukcese rezultis ĉe pluraj festivaloj, kaj Svjatoslav, kune kun O. E." iris al Kievo por gravuri la debutdiskon "Tie, kie ni estas mutaj" (1998).

Svjatoslav Vakarĉuk, kiel Bonvola Ambasadoro de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Junularo en Ukrainio, partoprenis en multaj sociaj kaj kulturaj projektoj.

En 2008 li publikigis sian unuan solalbumon "At Night", registritan kune kun la muzikistoj de Okean Elzy kaj 30 aliaj invititaj muzikistoj.

En 2010, la grupo publikigis sian sepan albumon "Dolce Vita", kun kiu ili turneis Rusion, Eŭropon, Azion kaj Nordamerikon kiel parto de varba turneo.

Komence de 2011, Vakarĉuk, kune kun aliaj ukrainaj muzikistoj (Sergej Babkin, Max Malyŝev, Dmitry Ŝurov kaj Pjotr Ĉernjavsky), kreis la muzikan projekton "Брюссель" (Bruselo) kaj publikigis la samnoman albumon, kun kiu ili faris koncertan turneon.

En 2013, Vakarĉuk, jam kadre de la grupo Okean Elzy, publikigis la albumon "Earth", kun kiu li faris grandan turneon de Ukrainio. Parto de la koncertoj en Rusio en subteno de tiu albumo estis nuligita fare de la rusa flanko pro kontraŭstaraj opinioj kaj takso de politikaj okazaĵoj en Ukrainio[9].

Ne estas via milito redakti

Kiel kantisto kaj fronta figuro de la grupo Okean Elzy[10] li prezentis la 26-an de aprilo 2015 la jutuban furoraĵon "не твоя війна" (latinskribe: Ne tvoya viyna aŭ 'Ne estas via milito'), pri kiu Vakarĉuk diris ke ĝi temas pri "la ĉefa batalo ene de ĉiu el ni, ene de nia socio. Ja "via milito" estas batalo kontraŭ viaj propraj kompleksoj, timoj ŝanĝi ion, influi tion, kio okazas ĉirkaŭ vi, ne kulpigi "ie kaj iun", sed preni la situacion en viajn proprajn manojn. Ĝi estas ekstreme malfacila, sed sen ĝi ne ekzistas sukcesa estonteco por persono, por socio, aŭ por lando." (2015).

Interesaĵoj redakti

Li estas amiko de la rusa kantistino Zemfira. Iam, ĉe koncertoj, Vakarĉuk dediĉis al ŝi la kanton "Etude" el la albumo "Yananebibuv" kaj la kanton "Friend" el la albumo "Modelo" ĉe koncerto la 23-an de novembro 2012 en la klubo "Stadium Live"[11].

Vidu ankaŭ redakti

Shaman, rusa naciista kantisto

Eksteraj ligiloj redakti

(uk, en) Oficala retejo de la rokgrupo Okean Elzy Arkivigite je 2022-08-12 per la retarkivo Wayback Machine

(uk) не твоя війна (latinskribe: Ne tvoya viyna aŭ 'Ne via milito').

Referencoj redakti

  1. (en) Andrew E. Kramer, For His Next Act, a Ukrainian Rock Star Looks to Politics. The New York Times, la 14-an de septembro 2018.
  2. Dekreto de la Prezidanto de Ukrainio n-ro 1193/2005. Pri aljuĝado de ŝtataj premioj de Ukrainio okaze de la 14-a datreveno de la sendependiĝo de Ukrainio. Oficialaj Dokumentoj. Prezidento de Ukrainio, la 23-an de aŭgusto 2005). Arkivita el la originalo la 26-an de julio 2014.
  3. (ykr) Svyatoslav Vakarchuk: Necesas okazigi referendumon pri federaciigo kaj lingvo. Arkivite de la originalo, la 22-a de majo 2019.
  4. (ykr) Вакарчук Іван Олександрович, www.ukrgeroes.com.ua, arkivite de la originalo, la 18-a de julio 2019
  5. (ykr) Biografio en lia retejo, memento de 4 marto 2016 ĉe Interreta Arkivo, alirite la 22-an de oktobro 2015
  6. (ykr) Вакарчук стал стипендиатом Йельского университета (Vakarchuk iĝis Akademiulo de Universitato Yale), la 31-an de marto 2015. Arkivita el la originalo la 20-an de januaro 2017.
  7. (ykr) Лидер «Океана Эльзы» выступил против черных списков артистов ("La ĉefo de Okean Elzy parolis kontraŭ la nigraj listoj de artistoj"), la Arkivita el la originalo la 11-an de decembro 2016.
  8. (en) Sviatoslav Vakarchuk joins Stanford as a visiting scholar this fall Arkivigite je 2022-10-02 per la retarkivo Wayback Machine, la 22-an de septembro 2017.
  9. Святослав Вакарчук - Я буду всегда с тобой ĉe YouTube
  10. Okean Elzy estis unu el la plej sukcesaj kaj popularaj ukrainaj rokmuzikaj grupoj en 2015.
  11. (ruse) En la Kieva koncerto, Zemfira kantis la kantojn de Vakarĉuk kaj parolis pri la frateco de nacioj [ nedisponebla ligo ekde junio 2019 ]