Malfermi la ĉefan menuon

Systembolaget (en sveda "la sistema entrepreno"), populare konata kiel systemet ("la sistemo") aŭ bolaget ("la entrepreno"), estas ŝtata-posedata ĉeno de vendejoj de alkoholaĵoj en Svedio. Ĝi estas la nura podetala vendejaro rajtigata por vendi alkoholaĵojn kiuj enhavas pli ol 3.5% da alkoholo laŭ volumo. Systembolaget vendas ankaŭ ne-alkoholajn trinkaĵojn, kvankam tiu produktosegmento reprezentas malpli ol duono porcento de la totalaj vendoj de trinkaĵoj de la entrepreno.[1] La minimuma aĝo por aĉeti alkoholon ĉe Systembolaget estas 20 jaroj.[2] Je svedaj restoracioj kaj trinkejoj la laŭleĝa aĝo por aĉeti alkoholaĵojn estas 18 jaroj, kvankam trinkejoj povas laŭvole decidi aĝolimon pli altan ol 18 se ili tion preferas.

NotojRedakti

  1. Ansvarsredovisning 2010 med finansiell rapportering, paĝo 3 (procento bazita sur totala negocaro) [1]
  2. Systembolaget Försäljningsregler (en sveda) [2]