Szilárd Oszlaczky

Szilárd Oszlaczky [silArd oslacki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oszlaczky Szilárd estis hungara geofizikisto.

Szilárd Oszlaczky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1902 (1902-07-01)
en Budapeŝto
Morto 14-an de majo 1986 (1986-05-14) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo terfizikisto
vdr

Szilárd Oszlaczky [1] naskiĝis la 1-an de julio 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de majo 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Szilárd Oszlaczky akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1929, dum lernado li partoprenis en mezuradoj helpe de tordeca pendolo. Post la diplomo li laboris en Venezuelo kaj Londono. Ekde 1933 li esploris naftojn kun sukcesoj en Transdanubio helpe de la tordeca pendolo. En 1949 li eklaboris en geofizika instituto, kie li denove mezuradis per la tordeca pendolo. En 1952 li kandidatiĝis, en la sekva jaro li ricevis premio Kossuth.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A nap és a hold gravitációs hatása a gravimétermérésekre (1952)

Fontoj redakti