Szilárd Sződy
Szilárd Sződy [silArd sOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sződy Szilárd estis hungara skulptisto, medalisto, bazlerneja kaj altlerneja instruisto.
Szilárd Sződy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1878 en Nagykáta |
Morto | 24-an de februaro 1939 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Szilárd Sződy [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1878 en Nagykáta, li mortis la 24-an de februaro 1939 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Szilárd Sződy studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo inter 1894-1898. Post la diplomo li studvojaĝis al Romo, Florenco, Padovo kaj Venecio, kie li pentradis akvarelojn. Hejmenveninta li ekspoziciis kaj instruis en Budapeŝto. En 1914 li batalis en Przemyśl, en la sekva jaro ankaŭ li estis militkaptito en Siberio. Kiel ĉefleŭtenanto li povis pentradi, krei medalojn. Inter 1921 kaj 1928 li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, inter 1927-1938 li estis pedagogia inspektoro. Li kreis statuojn, monumentojn, tombomonumentojn, reliefojn, medalojn.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1904, 1919)
- Arthalo Budapeŝto (1918)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Simbolo pri viando
-
Ornama reliefo
-
Ornama reliefo
-
Ceramika hungara blazono
-
Memortabulo
-
Monumento pri Jenő Kvassay
-
Tombomonumento
-
Tombomonumento
-
Tombomonumento
-
Tombomonumento
Elektitaj etaj artaĵoj redakti
- Dante Alighieri, Imre Madách, Ignác Martinovics (medaloj)
- Levente lövész jelvény, Fehérház 1919. Aug. 6. (insignoj)
- László Ravasz (plateto)