Szilveszter Csollány

Szilveszter Csollány [silvester ĉolAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csollány Szilveszter estis hungara gimnastikisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Liaj plej grandaj sukcesoj okazis en ringa gimnastiko.

Szilveszter Csollány
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1970 (1970-04-13)
en Sopron
Morto 24-an de januaro 2022 (2022-01-24) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo COVID-19
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
vdr

Szilveszter Csollány[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1970 en Sopron, li mortis la 24-an de januaro 2022 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Szilveszter Csollány estis gimnastikisto inter 1980-1986 en Győr, poste en ĉefurbaj sportkluboj kaj en Dunaújváros. Li estis hungara ĉampiono unuoble 11-foje en boko aŭ ringo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 sen medalo, fine en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2002. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2003, poste li estis trejnisto eksterlande. Li mortis pro kronvirusa malsano de 2019.

Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis, la dua dufoje. Li ricevis premiojn inter 1996-2011.

Fontoj redakti

Referencoj redakti