Szilvia Mednyánszky
Szilvia Mednyánszky [silvia mednjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mednyánszky Szilvia estas hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono. Ŝia edzo estis Botond Storcz.
Szilvia Mednyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1971 (53-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Gimnastika Universitato de Budapeŝto ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Botond Storcz ![]() |
Okupo | |
Okupo | kajakisto ![]() |
Szilvia Mednyánszky[1][2] naskiĝis la 2-an de januaro 1971 en Győr.
Biografio
redaktiSzilvia Mednyánszky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, baldaŭ ŝi akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En la sensporta vivo ŝi havis postenon en la hungara sporta asocio. Ŝi naskis filinon en 2001.
Sporta kariero
redaktiSzilvia Mednyánszky komence estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo inter 1982-1989, poste en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje individue aŭ teame inter 1993-2000. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 sen medalo, sed en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1994 kvarope en distanco 200 m. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói, ŝiaj partneroj en kajako estis ekzemple Kinga Czigány, Éva Dónusz, Éva Laky.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://www.olympedia.org/athletes/10027 datenoj angle
- ↑ http://archiv.olimpia.hu/champdata/details/id/24190/ datenoj angle