Töss [ˈtøːs] estas rivero en la oriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havas longecon de 50 km. Ĝia fonto troviĝas en la Zurika Oberlando ĉe la montoj Schnebelhorn kaj Tössstock je alteco de proksimume 1000 m super la marnivelo. Ĝi trafluas la Tössvalon norden, pasas la urbon Vinterturon kaj alfluas ĉe la limo de Eglisaŭ kaj Freienstein-Teufen al la rivero Rejno.

Töss
Rivero Töss proksime de Baŭmo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 50 km
Akvokolekta areo 381,2 km²
Averaĝa trafluo 16,5 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 000 m
Enfluejo Rejno
- Alteco ĉ. 360 m
Geografio
Alfluantoj Eulach kaj Kempt
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Energiliveranto redakti

Jam en mezepoko la homoj utiligis la akvoenergion de la rivero Töss kaj ĝiaj alfluantoj konstruante akvomuelejojn laŭlonge de la rivero. Kun la industriiĝo en la 19-a jarcento la Tössvalo dank al la akvoenergio farĝis sidejo de multnombraj fabrikoj, kiel ekzemple diversaj kontoŝpinejoj aŭ la fama nutraĵentrepreno Maggi en Kempttal, kiu hodiaŭ apartenas al Nestlé.

Komunumoj laŭlonge de la rivero Töss redakti

 
Töss inter Pfungen kaj Dättlikon

La rivero Töss fluas de fonto ĝis alfluo tra la sekvantaj komunumoj: Fischenthal en la distrikto Hinwil, Baŭmo, Wila kaj Wildberg en la distrikto Pfäffikon, Turbenthal, Zell ZH, Vinterturo, Neftenbach, Pfungen kaj Dättlikon en la distrikto Vinterturo kaj Embrach, Rorbas, Freienstein-Teufen kaj Eglisaŭ en la distrikto Bülach.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti